galjon/o
galjono (gal)
- Mezurunuo de volumeno en la angla-usona sistemo: unu brita galjono egalas al kvar kvartoj aŭ ok pindoj; brita galjono valoras 4,54609 litrojn, usona malseka galjono valoras 3,785411784 litrojn (231 kubajn colojn), usona seka galjono valoras 4,4048428032 litrojn (268,8 kubajn colojn) [1]; en Eŭropunio, oni planas ke tiuj brulaĵoj el la biomaso provizos 5,75 % de la bezonoj por la aŭtoj […], Usono celas 35 miliardojn da galjonoj jare [2].
1.
Galjono - Vikipedio
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Ĉu verda energio? ― La kvin mitoj de la transiro al la agro-brulaĵoj
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Ĉu verda energio? ― La kvin mitoj de la transiro al la agro-brulaĵoj
- angle:
- gallon
- beloruse:
- галён
- ĉine:
- 呏 [shēng], 加仑 [jiālún]
- france:
- gallon
- germane:
- Gallone
- japane:
- ガロン
- ruse:
- галло́н
- ukraine:
- ґалон (міра рідин)