*fortepian/o
*fortepiano

-
Granda kordinstrumento
kies kordoj estas martele bataj per klavaro
kaj tiel ebligas ampleksan dinamikon inter laŭtaj kaj mallaŭtaj sonoj:
en la ĉambro oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi
neniam antaŭe aŭdis
[1];
malantaŭ la lumigitaj fenestroj de la palaco fortepiano kaj violonĉelo ludis
harmonie grandan verkon, kies tonoj plenigis la ombrojn de la parko
IK
;
iom tinti sur fortepiano ŝi povas […], sed kiam ŝi volis komenci
instrui, ŝi tute ne taŭgis
Marta
;
al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila,
ol ludi fortepianon
EE
;
ekzistis multaj kajutoj aŭ dometoj […] kun fortepianoj,
kie knabinoj povis ekzerci je sia muziko
[2].
klavikordo, klaviceno, piano, spineto
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
2. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 12a, p. 37a
2. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 12a, p. 37a
- angle:
- piano, grand piano
- beloruse:
- фартэпіяна, раяль
- ĉeĥe:
- fortepiano, klavír, křídlo
- france:
- piano à queue
- germane:
- Hammerklavier, Flügel
- hungare:
- zongora
- itale:
- pianoforte a coda
- japane:
- グランドピアノ
- nederlande:
- vleugelpiano
- pole:
- fortepian
- portugale:
- piano, piano de cauda, pianoforte
- ruse:
- фортепиано, рояль
- slovake:
- klavír, krídlo
- svede:
- flygel
- ukraine:
- рояль, піаніно