1final/o JED
finalo
- 1.
Fina parto de muzikaĵo:
apenaŭ formortis la finalo, aplaŭdado eksplodis en la salono
[1];
(figure)
el la malvarma novembra aero aperis proksimeco de la finalo
Metrop
;
(figure)
la amo trovis, fine, sian finalon
Metrop
;
Ĉajkovskij, neniom dubante, kreis laŭ tiu temo la finalon de sia 4-a simfonio
[2].
- 2.
Fina maĉo
en konkurso, kiu difinas la rangojn de la lastaj
partoprenantoj; finludo:
en la finalo la du venkintoj batalis por la
1-a kaj 2-a lokoj, kaj la du venkitoj por la
3-a kaj 4-a lokoj
[3];
en la konkurso oni luktis por du specialaj premioj […] la finalo
estis en norvega ĉefurbo Oslo
[4];
la matĉo okazis […] samtage kun la „granda“ finalo inter
Germanio
kaj Brazilo en Japanio dum la lasta mondĉampionado
[5].
1.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
2. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo
3. T. Ujlaky-Nagy: La Sporta Lingvo en Esperanto, 1972
4. Laimius Stražnickas: Konkurso: Per malnovaj aŭtoj ĉirkaŭ Balta Maro, Monato, 2000/11, p. 25
5. Marko Naoki Lins: Plej malforta futbalnacio, Monato, 2004/11, p. 17
2. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo
3. T. Ujlaky-Nagy: La Sporta Lingvo en Esperanto, 1972
4. Laimius Stražnickas: Konkurso: Per malnovaj aŭtoj ĉirkaŭ Balta Maro, Monato, 2000/11, p. 25
5. Marko Naoki Lins: Plej malforta futbalnacio, Monato, 2004/11, p. 17
- angle:
- 1. finale
- beloruse:
- 1. фінал (музычнага твора) 2. фінал (спартовай гульні)
- ĉeĥe:
- finále
- ĉine:
- 1. 煞尾 [shāwěi], 終曲 [zhōngqǔ], 終場 [zhōngchǎng]
- france:
- 1. final (mus.), finale (mus.) 2. finale (sport)
- germane:
- 1. Finale, Schlussszene, Abschluss 2. Finale, Endrunde, Endspiel, Endausscheidung
- hungare:
- 1. finálé
- japane:
- フィナーレ, 最終楽章 [さいしゅう・がくしょう], 終曲 [しゅうきょく], 決勝戦 [けっしょうせん]
- katalune:
- 1. final (masc, música) 2. final (fem, esport)
- nederlande:
- finale 1. finale (muz.)
- portugale:
- 1. final, finale
- ruse:
- 1. финал, заключительная часть
- slovake:
- dohra
- ukraine:
- фінал, заключна частина
finalano
Konkuranto en finalo; finludanto:
[la] finalanoj estis bone preparitaj kaj ege atente aŭskultis dum la
pasintaj semajnoj la konkurson
[6].
Rim.:
Oni foje trovas la naturalisman formon „finalist·o“:
nun tamen mortis homo pro saŭnado, […] ĉi-jare rusa finalisto mortis,
kuirita ĉe 110 gradoj
[7];
kiun PIV1 prezentas kiel derivaĵon, sed kiun mi
konsideras pruntvorton laŭ la 15a regulo fundamenta. Partopreno en finalo
ja ne estas profesio, nek regula okupo aŭ subteno de doktrino!
[Wolfram Diestel]
- angle:
- finalist
- beloruse:
- фіналіст
- ĉine:
- 入围者 [rùwéizhě], 决赛选手 [juésàixuǎnshǒu]
- france:
- finaliste
- germane:
- Finalist
- katalune:
- finalista
- nederlande:
- finalist
duonfinalo
Maĉo
en konkurso, kiu decidas por partoprenoj en
finalo:
la konkurso „Muziko sen Landlimo“ konsistas el
unua konkurso, duonfinalo kaj finalo
[8].
8.
Li Jianhua:
Kantokonkurso de studentoj..., [2006]
- beloruse:
- паўфінал
- ĉeĥe:
- polofinále
- ĉine:
- 半决赛 [bànjuésài], 准决赛 [zhǔnjuésài]
- france:
- demi-finale
- germane:
- Halbfinale
- hebree:
- חצי ℷמר
- japane:
- 準決勝戦 [じゅんけっしょうせん]
- katalune:
- semifinal
- nederlande:
- halve finale
- slovake:
- polofinále
kvaronfinalo
Maĉo
en konkurso, kiu decidas por partoprenoj en
duonfinalo:
en 1986, kiam Belgio atingis la kvaronfinalon,
li aperas en du venkaj maĉoj, kontraŭ Irako
kaj kontraŭ Rusio
[9].
9.
M. Chesnelle:
Clijsters Leo, Veropedio, 2010-04-12
- beloruse:
- чвэрцьфінал
- ĉeĥe:
- čtvrtfinále
- ĉine:
- 四分之一决赛 [sìfēnzhīyījuésài], 半準決賽 [bànzhǔnjuésài]
- france:
- quart de finale
- germane:
- Virtelfinale
- japane:
- 準々決勝 [じゅんじゅんけっしょう]
- katalune:
- quarts de final
- nederlande:
- kwartfinale
- slovake:
- štvrťfinále