2feniks/o JED

fenikso

1.
MIT Fabela birdo renaskiĝanta el sia cindro: la maljuna birdo fenikso fariĝis cindro, sed ĝia ovo kuŝis ruĝe ardante en la fajro, ĝi krevis kun granda krako, kaj la ido elflugis [1];
a)
(evitinde) (malofte) (precipe ironie) Iu aŭ io mirinda, unika: (figure) ŝi estas univira, do inter niaj virinoj, eksedziniĝantoj kvar- aŭ kvinfoje, ŝi estas samtempe fenikso (unikulino) [2].
Rim.: Ĉi tiu subsenco figura estas nek trafa, nek tute internacia (ekz-e la ideo pri unikeco estas bazita sur unu versio de la mito, dum laŭ aliaj versioj ekzistas pluraj feniksoj). La figura senco internacia kaj atestita en Esperanto estas: „io rezistanta neniigon, reviviĝanta post la morto“ (vd ekzemplojn sub feniksa2). [Sergio Pokrovskij]
2.
MIT Birdo de la ĉina mitologio, simbolo de feliĉo: oni povas vidi kajtojn en la formo de papilio, libelo, milvo, fenikso, granda skolopendro, drako [3].
angle:
1. phoenix 2. Fenghuang
beloruse:
1. фэнікс
ĉeĥe:
fénix, vynikající osobnost
ĉine:
1. 不死鳥 [bùsǐniǎo], 丹鳥 [dānniǎo], 鷟 [zhuó], 火鸟 [huǒniǎo], 火鳥 [huǒniǎo] 2. 凤凰 [fènghuáng ], 鳳凰 [fènghuáng ]
france:
phénix 2. Fenghuang
germane:
1. Phönix 2. Fenghuang
hispane:
1. fénix
hungare:
főnix
nederlande:
feniks
pole:
1. feniks
portugale:
fênix 1. fênix
rumane:
1. fenix
ruse:
1. феникс 2. китайский феникс, фэнхуан
slovake:
fénix, vynikajúca osobnosť

Fenikso [4] (Phe)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Phoenix).
HOM:Fenikso (urbo)
4. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Phoenix
beloruse:
Фэнікс (сузор’е)
france:
Phénix (constellation)
japane:
不死鳥 [ふしちょう], フェニックス, 鳳凰 [ほうおう], 第一人者 [だいいちにんしゃ]
latinece:
Phoenix
pole:
Feniks (gwiazdozbiór)
rumane:
Phoenix (constelație)
ruse:
Феникс (созвездие)
ukraine:
Фенікс

feniksa

1.
Rilata al fenikso1: la feniksa plumo; oni pensis ke la magia birdo vivis dum eĉ 500 jaroj, sed „feniksa periodo“ povis daŭri dum 250 ĝis 7000 jaroj [5].
2.
(figure) Tia, ke ĝi reviviĝas simile al fenikso1: tiu rubriko ĉi-numere post longa paŭzo fenikse revenis [6]; Feniksa „Esperantologio“ (artikoltitolo pri reapero de ĉesigita revuo) [7]; ĝuste antaŭ dek jaroj „La Ondo de Esperanto“ fenikse renaskiĝis [8].
5. Fenikso
6. Monato, Paul Peeraerts: Sobig-F, 2003
7. gmck-j Monato
8. Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2001. №7
germane:
2. wie Phönix aus der Asche
pole:
1. feniksowaty 2. jak feniks
rumane:
2.  în formă de fenix
ruse:
1. фениксный 2. как феникс, подобно фениксу

administraj notoj