femal/o SPV

femalo

(malofte)
BIO Ino: post dek tagoj demetas la femalo duan serion da ovoloj [1]; la ŝafido estis eta femalo [2]; ĉeesti en la halo de ostaĝe kaptita teatro apud frenezaj femaloj de iu nekomprenebla origino [3]. SIN:virinoANT:masklo
1. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 12a
2. Monato, Christian Declerck: Atestas viktimo de honorkrimo, 2005
3. Monato, Sergej Derevjannyĥ: Horora, 2004
beloruse:
самка, жанчына
ĉeĥe:
samice
france:
femelle
germane:
Weibchen
nederlande:
wijfje
portugale:
fêmea
slovake:
žena
tokipone:
meli
ukraine:
самка

femala

(malofte)
Ina1: ĝi povas esti maskla, ĝi povas esti femala: unu ŝanco el du [4]; iuj imagas al si, ke per la femaligo de la postenaj nomoj, oni batalas favore al la aliro de la virinoj al la diritaj postenoj [5]. ANT:maskla
4. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
5. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
beloruse:
жаночы
ĉeĥe:
samičí, ženský
ĉine:
女性化 [nǚxìnghuà], 牝 [pìn], 女性 [nǚxìng], 雌 [cī]
france:
femelle
germane:
weiblich
portugale:
fêmeo
slovake:
samičí, ženský
tokipone:
meli
ukraine:
жіночий, жіночої статі

administraj notoj