*fajenc/o PV

*fajenco

1.
Speco de argila tero, uzata i.a. por ceramiko: fajencaj supujoj kaj pladoj [1]; kabineto, ornamita per fajencaj kaheloj [2]; belega fajencmanĝilaro el antikva fabrikaĵo Rouen’a [3]; [la nomo] fajenco […] deriviĝas de la itala urbo Faenza [4].
2.
Fajencaĵo: per facila manipulado li kungluis preskaŭ ĵongle pecojn de porcelano kaj fajenco [5]; ekde la jaro 1690 fajencejoj fabrikas manpentritajn objektojn, kies dekorvaloro estas agnoskata tra la tuta mondo [6];
beloruse:
фаянс
bretone:
feilhañs
ĉeĥe:
fajáns
ĉine:
1. [shí]
france:
faïence
germane:
1. Fayence, glasierter Ton, Steingut
hispane:
loza
hungare:
fajansz
japane:
陶土 [とうど]
katalune:
faiença, majòlica, pisa
nederlande:
faience
pole:
fajans
portugale:
faiança
ruse:
фаянс
slovake:
druh hrnčiarskej hliny, fajáns, výrobok z nej
turke:
fayans
ukraine:
фаянс

fajencaĵo

Ceramikaĵo el fajenco, bakita kaj glazurita: en 1799 oni konstruis sub la kupolo de la preĝejo fornon por kuiri fajencaĵojn, kiu funkciis ĝis 1804 [7]. VD:argilaĵo

fajencaĵoj el Eckernförde, 18a jc, kastelo Eutin
CC BY-SA 3.0 de  [8]
angle:
china, faience
beloruse:
фаянсавы выраб
ĉine:
[shí], 窰 [yáo]
germane:
Fayencegegenstand, glasierte Tonware, Steingut
hungare:
fajansz, ónmázas cserép
japane:
ファイアンス陶器 [ファイアンスとうき], ファエンツァ焼 [ファエンツァや], 陶器 [すえき]
katalune:
objecte de faiença
ruse:
фаянсовое изделие
svede:
fajans
ukraine:
фаянсовий виріб, виріб з фаянсу

administraj notoj

pri ~o:
    Necesas precizigi, ĉu la unua senco kovras nur la krudan argilan
    teron, aŭ ankaŭ la bakitan. En la franca ne estas kutime nomi
    „faïence“ krudan argilon. [MB]
  
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.