evangeliz/i PIV1
evangelizi
(malofte)
Prediki
kaj propagandi kristanismon:
du sanktuloj (Cirilo kaj Metodo), […] adaptis la grekan alfabeton al
la necesoj de la slava fonologio, por traduki la Biblion kaj aliajn
kristanismajn tekstojn kun la celo evangelizi novajn landojn
[1];
Sankta Patriko […] en 411 […] revenas al
Irlando, kiun li evangelizas
[2];
terura evangelizado komenciĝis laŭ la ĝistiama modelo de la inkvizicio, familiara
al la portugaloj, laŭ la sankta milito
[3].
1.
Monato, Roberto Pigro: Estis iam alfabeto ..., 2011
2. -: Innogwen et Sybille, [vidita en 2010]
3. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 5
2. -: Innogwen et Sybille, [vidita en 2010]
3. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 5
- angle:
- to evangelize (usone), evangelise (brite)
- ĉeĥe:
- evangelizovat, hlásat evangelium
- france:
- évangéliser
- germane:
- christianisieren, evangelisieren
- pole:
- ewangelizować
- slovake:
- hlásať evanjelium
- ukraine:
- євангелізувати