etalon/o SPIV

etalono

1.
SCITEK Normaĵo rilate al kiu oni faras mezuradon kaj komparadon: malnova etalono de metro el platena-iridia alojo; por mezuri oni ĉiam bezonas mezurilon kiu troviĝas ekster la mezurata objekto, alivorte, la objekto ne povas esti etalono de si mem [1]; pro tio estas problemo ĉe identigo de t.n. samsignifaj vortoj de komparataj lingvoj, se mankas konforma ekstera etalono [2]. VD:normo2, modelo1
2.
EKON Fiksita kvanto de nobla metalo, per kiu estas difinita la unuo de metala monsistemo: oretalono; arĝentetalono necesis la oro kiel etalono por garantii la monajn interŝanĝojn [3].
1. La Ondo de Esperanto, 2002, № 12
2. Vilorg Teräväinen: Pri lingvo per simplaj vortoj, Internacia Pedagogia Revuo, 13:2. P. 38
3. En la horo de totala kapitalismo. Servuto de la liberigita homo, Le Monde diplomatique en Esperanto
angle:
1. standard (metrology), etalon or~o: gold standard.
france:
1. étalon
germane:
1. Eichmaß, Etalon or~o: Goldstandard. arĝent~o: Silberstandard.
ruse:
1. эталон or~o: золотой стандарт.

etalona

Rilata al etalono: necesus konstante konsulti etalonan semantikan vortaron, se tia ekzistus [4]. VD:norma, modela
4. Valdo Banajtis: Ho Ŝaumo de Esperanto!La Ondo de Esperanto
ruse:
эталонный

etaloni

(tr)
SCITEK Kontroli kaj ĝustigi per etalono1: kiam oni atingas ekvilibron pere de la pesila plato, tio permesas etaloni modelojn de maso kun la plej malgranda eraro atingita ĝis tiam [5].
angle:
calibrate, gauge
france:
étalonner
germane:
eichen
ruse:
калибровать

administraj notoj