1epidemi/o

epidemio

MED Infekta malsano samtempe atakanta multajn individuojn en unu loko: disvastiĝis inter ili epidemio [1]; en la tendaro komenciĝis malsanoj kaj homoj pli timemaj antaŭvidis grandan epidemion [2]; la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutan terglobon [3]; por ĉesigo de epidemio en Honkongo estis ekstermita la tuta kortbirdaro [4]. VD:endemio1, pandemio
angle:
epidemic
beloruse:
эпідэмія
bulgare:
епидемия
ĉeĥe:
epidemie
ĉine:
[wēn], 疫病 [yìbìng], 瘟疫 [wēnyì]
france:
épidémie
germane:
Epidemie, Seuche, Ausbruch (Krankheit)
hispane:
epidemia
japane:
流行性伝染病 [りゅうこうせいでんせんびょう], 疫病 [えきびょう], 流行病 [りゅうこうびょう], 流行 [はやり]
katalune:
epidèmia
nederlande:
epidemie, plaag
perse:
اپیدمی، همه‌گیری
pole:
epidemia, zaraza
portugale:
epidemia
ruse:
эпидемия
slovake:
epidémia
svede:
epidemi
taje:
โรคระบาด
ukraine:
епідемія

epidemia

Havanta la ecojn de epidemio: migradojn obstaklis [ankaŭ] epidemiaj malsanoj: malario, disenterio, variolo, flava febro [5]; abundeco de malariaj kuloj povas konduki al epidemia eksplodo de malario [6]; la risko de HIV-infektado pli multe dependas de konkreta epidemia situacio, ol de etnaj kaj naciaj diferencoj [7]; (figure) epidemia idioteco [8].
angle:
epidemic
beloruse:
эпідэмічны
bulgare:
епидемичен
ĉine:
流行性 [liúxíngxìng]
france:
contagieux, épidémique
germane:
epidemisch, seuchenhaft
hispane:
epidémico
japane:
流行性の [りゅうこうせいの], 流行病の [りゅうこうびょうの], 伝染性の [でんせんせいの]
katalune:
epidèmic
nederlande:
epidemisch
perse:
اپیدمیک، همه‌گیر
pole:
epidemiczny
ruse:
эпидемический, повальный
ukraine:
епідемічний, повальний

administraj notoj