4empiri/o

empirio

1.
FIL Sperto konsiderata kiel bazo de filozofio kaj scienco: kvankam […tio] ne estis bone komprenata, estis empirie sciate ke diversaj cerbopartoj havas proprajn funkciojn [1].
2.
Nescienca rutina metodo bazita sur nura praktika nesufiĉe kontrolita sperto. VD:heŭristiko
angle:
1. empirical evidence, empirical knowledge
beloruse:
эмпірыя, досьвед
ĉeĥe:
empirie, zkušenost
france:
empirique (subst.)
germane:
Empirie, Erfahrungswissen, Erfahrung
hungare:
1. empíria, tapasztalati tudás 2. jártasság, tapasztalati tudás
japane:
経験的方法 [けいけんてきほうほう], 経験 [けいけん]
pole:
1. empiria 2. doświadczenie
portugale:
empiria
ruse:
эмпирия, опыт
slovake:
skúsenosť
ukraine:
емпірія, досвід

empiria

1.
Bazita sur metoda scienca sperto: kritika raciismo estas dirmaniero forĝita de la aŭstria filozofo Karl Popper kaj indikas la konvinkon laŭ kiu la racio, rilate empiriajn sciojn, ne povas havi pure rigoran demonstracian funkcion, sed nure taskon kritikan [2]. SIN:posteksperimenta, aposteriora. VD:spekulativa, teorio.
2.
Bazita sur senscienca rutina sperto: empiriaj scioj, kiujn oni gajnis ekkonante la ecojn de la konstrumaterialoj, determinis la konstrumetodojn ek de la greka antikvo ĝis la itala renesanco [3]; surbaze de empiriaj esploroj, bazitaj sur la kvantoj de radono subtere, li estis certa pri la tujeco de terura tertremo [4].
angle:
empirical, objective
beloruse:
эмпірычны
ĉeĥe:
mastičkářský, šarlatánský
ĉine:
根据经验 [gēnjùjīngyàn]
france:
empirique (adj.)
germane:
empirisch, auf Erfahrung beruhend, aus Erfahrung, Erfahrungs-
hebree:
אֶמפִּירִי
hungare:
1. empirikus 2. empirikus, tapasztalati
japane:
経験に基づく [けいけんにもとづく], 経験主義の [けいけんしゅぎの], 経験的な [けいけんてきな]
pole:
1. doświadczalny 2. empiryczny
portugale:
empírico
ruse:
эмпирический
slovake:
mastičkársky, šarlatánsky
ukraine:
емпіричний, заснований на досвід

empiriismo

1.
Filozofia doktrino, laŭ kiu ĉiuj ideoj devenas de la sperto VD:raciismo
2.
=empirio2
angle:
empiricism, objectivism
beloruse:
эмірызм
ĉeĥe:
empirizmus
ĉine:
經驗主義 [jīngyànzhǔyì]
france:
empirisme
germane:
Empirismus, Erfahrungswissenschaft
hebree:
אֶמפִּירִיצִיזְם
hungare:
1. empirizmus 2. jártasság, tapasztalati tudás
japane:
経験主義 [けいけんしゅぎ], 経験論 [けいけんろん]
pole:
1. empiryzm 2. doświadczenie
portugale:
1. empirismo
ruse:
эмпиризм
slovake:
empirizmus
ukraine:
емпіризм

empiriisto

Ano de empiriismo.
angle:
empiricist, objectivist
beloruse:
эмпірык
ĉeĥe:
empirista, hlasatel empirizmu, praktik
france:
empiriste
germane:
Empiriker, Erfahrungswissenschaftler
hebree:
אמפיריקן
hungare:
empirista, empirikus filozófus
japane:
経験論者 [けいけんろんしゃ]
pole:
empirysta
ruse:
эмпирик
slovake:
empirista, praktik
ukraine:
емпірик, практик

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.