Elb/o
Elbo
- 1.
- PIV1
Rivero en Germanujo trafluanta Dresdenon,
Magdeburgon kaj Hamburgon kaj finante ĉe Norda Maro:
dek-naŭa-jarcentaj germanoj estus ŝokitaj ekscii, ke la ĉefurbo ne estis nomita
laŭ la nobla ,urso', sed laŭ la malnova Elbo-slava ,brl', signifanta
,marĉo'
[1].
- 2.
- FK
Insulo en Mediteraneo, apartenanta al Italujo,
iama ekzilo de Napoleono:
kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza
gazeto „Moniteur“ per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn
legantojn: (tago 1): la malbenita hommanĝanto eliris el sia nesto, (tago 2):
la korsika diablo forlasis la ŝipon en la golfo Ĵuano […]
FK
.
1.
Henriko Janoski: Biera marĉo?, Monato, 2000/06, p. 4
- beloruse:
- 1. Эльба (рэчка ў Нямеччыне) 2. Эльба (міжземнаморскі востраў)
- bulgare:
- 1. Елба (река) 2. Елба (остров)
- ĉeĥe:
- Elba
- ĉine:
- 1. 易北河 [yìběihé] 2. 厄尔巴岛 [èěrbādǎo]
- france:
- 1. Elbe (rivière) 2. Elbe (ile)
- germane:
- 1. Elbe 2. Elba
- hungare:
- 1. Elba 2. Elba-sziget
- indonezie:
- 2. Elba
- japane:
- エルベ川 [エルベかわ]
- nederlande:
- 1. Elbe 2. Elba
- pole:
- 2. Elba
- portugale:
- 1. Elba (rio) 2. Elba (ilha)
- ruse:
- 1. Эльба 2. Эльба
- slovake:
- Elba
- ukraine:
- Ельба