ekliptik/o
Z
ekliptiko
-
Surĉiela projekcio
de la ŝajna orbito, kiun faras la suno
ĉirkaŭ la tero dum unu jaro:
solstico [okazas en] unu el la du punktoj de la ekliptiko mezaj inter
la ekvinoksoj (t.e. apartigitaj de ili 90 gradojn), ĉe la solsticoj, la suno
atingas sian plej grandan altecon super aŭ sub la ĉiela ekvatoro
[1];
la signoj de la zodiako kontraŭe estas nuraj partoj de la ekliptiko: oni dividas
la vojon de la Suno (vidata el la Tero) en 12 partojn po 30 gradoj, ili
ricevis la nomojn de la konstelacioj, en kiuj ili pli-malpli situis antaŭ
2000 jaroj
[2];
la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la
ekliptiko, for de la zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno
[3].
- angle:
- ecliptic
- beloruse:
- экліптыка
- ĉeĥe:
- ekliptika
- ĉine:
- 黃道 [huángdào]
- dane:
- ekliptika
- finne:
- ekliptika
- france:
- écliptique
- germane:
- Ekliptik
- hispane:
- eclíptica
- hungare:
- ekliptika, nappálya
- itale:
- eclittica
- japane:
- 黄道 [こうどう]
- katalune:
- eclíptica
- nederlande:
- ecliptica
- pole:
- ekliptyka
- portugale:
- eclíptica
- ruse:
- эклиптика
- slovake:
- ekliptika
- svede:
- ekliptikan
- turke:
- ekliptik, tutulum
- ukraine:
- екліптика