eglanteri/o PIV1

eglanterio

BOT Sovaĝa specio de rozujo (Rosa rubiginosa, sin. Rosa eglanteria), dorna arbusto kreskanta en Eŭrazio, ordinare 1 ĝis 3 m alta, hokformaj pikiloj, alternaj folioj plume aranĝitaj je kvin aŭ sep, frusomere odorantaj je freŝaj pomoj, kaj kun kvinnombra duobla korolo vive ruĝeta: dolĉa kaj ekscita aromo de eglanterioj [1]; barilo, ĉirkaŭkreskita de kaprifolio kaj eglanterio [2]; ĉirkaŭe abundege kreskis eglanterioj kun bongustaj beroj [3].

eglanterio (Rosa rubiginosa), floro, burĝonoj kaj folioj
CC BY-SA 2.0 de  [4]
angle:
sweet briar
beloruse:
ружа эглянтэрыя
ĉeĥe:
planá růže, šípek
france:
églantier, églantine
germane:
Weinrose, Apfelrose
katalune:
gavarrera, roser caní, roser silvestre
latinece:
Rosa rubiginosa Rosa eglanteria
pole:
róża dzika
portugale:
rosa-canina
ruse:
шиповник
slovake:
planá ruža, šípka
ukraine:
шипшина

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.