durio
- 1.
-
Granda ovoforma kaj bongusta
frukto de pluraj specoj
de duriarbo, kun dornaspekta ŝelo kaj forta odoro:
la durio enhavas tre fajnan guston kiu similus al kruda
kamemberto kun nuancoj de ananaso kaj ajlo, kaj laŭ kelkaj ĝi
ankaŭ elvokas buteron
[1].
- 2.
-
Duriarbo:
en Yunnan troviĝas ne nur multaj lokaj vegetaĵoj, sed ankaŭ
multaj vegetaĵoj sukcese enkondukitaj el aliaj lokoj, kiaj
kaŭĉukarbo ... aŭstraliaj nuksarboj kaj durioj
[2].
- angle:
- durian
- beloruse:
- дурыян (плод)
- ĉine:
- 1. 榴梿 [liúlián], 榴槤 [liúlián]
- france:
- durian (fruit)
- germane:
- 1. Durian
- hispane:
- durazno (fruto)
- indonezie:
- durian
- pole:
- durian, zybuczkowiec
- ukraine:
- дуріан
duriarbo, duriujo
-
Granda, alta tropika arbo ĉiamverda;
genro el familio malvacoj
(Durio).
- angle:
- durian
- beloruse:
- дурыян (дрэва)
- ĉine:
- 榴莲 [liúlián]
- france:
- durian (arbre)
- germane:
- Durianbaum, Zibetbaum
- hispane:
- durazno (árbol)
- latinece:
- Durio
- pole:
- durian, zybuczkowiec