druz/o PIV1

druzo

REL Ano de druzismo: en 1958, malmultajn jarojn post la sendependiĝo de Libano, la usonanoj finis brutale ribeliĝon de druzoj [1]; la druzoj de Golano rigardas sin kiel Sirianojn [2].
Rim.: Cetere ankaŭ geodon oni foje nomas „druzo“.
1. H. Polo, trad. P. F.: Beirut Café, [2009?]
2. Vikipedio, Kala Ha-Surit, Ha, 2010-12-06
beloruse:
друз (рэліг.)
ĉeĥe:
drúzov
france:
druze
germane:
Druse (relig.)
slovake:
drúzovia
ukraine:
друз

druzismo

REL Religio disiĝinta de Islamo en la 11a jarcento, kies anoj vivas precipe en Sirio, Libano kaj Israelo: la fundamenta doktrino de druzismo estas la kredo pri reenkarniĝo [3].
3. J. Kohen-Cedek: Notoj el etnografia panoptikono, Malgranda revuo, 1949:1, p. 2a-9a
beloruse:
друзізм
france:
Druzisme
germane:
Drusentum

administraj notoj