dist/a PIV1
dista
(malofte)
- Malproksima: la tuta konstruo estas eĉ pli granda ol ili antaŭe supozis estante ja pli dista [1]; ŝi, tute sola, enŝipiĝis por veturi de Halifakso en Kanado cele al iu haveno en la dista Eŭropo [2]; aŭguris brila tag' feriadon en land' malproksima: ĉiuj infanoj de la familio tre nervozis: longe koviĝis l' unika plano je flugo tiel disten [3]. distanco
- angle:
- distant, far away
- beloruse:
- далёкі
- ĉeĥe:
- daleký, vzdálený
- ĉine:
- 藄 [qí], 远距 [yuǎnjù]
- france:
- distant
- germane:
- fern
- nederlande:
- ver
- pole:
- daleki, odległy
- portugale:
- distante, longínquo, longe
- slovake:
- vzdialený
- ukraine:
- маловжив. віддалений
diste de
(malofte)
- Malproksime de: ne tre diste de ni staras grupo de […] altaj fagoj[4].
- angle:
- far from
- beloruse:
- далёка ад
- france:
- loin de
- germane:
- weit entfernt von
- nederlande:
- verwijderd van
- pole:
- daleko, z dala od, w pewnej odległości od
- portugale:
- longe de