*17diplomat/o

diplomato

POL Specialisto pri diplomatio 1: aferoj speciale politikaj […] apartenas al la diplomatoj [1]; Musavasa, kvankam ruza militestro kaj diplomato, lasis sin trompi [2]; dek kvar principoj noblaj de Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus fari VivZam ; kontraŭ du samtempaj ofensivoj, el kiu unu trudis urĝan priatenton, eĉ plej sperta diplomato ne povas venki CKv ; la francaj diplomatoj devos lerni la germanan lingvon [3].
Rim.: Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem [4].
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
3. Stefan Maul: Lingvopakto, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 7a
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
beloruse:
дыплямат
ĉeĥe:
diplomat
ĉine:
外交官 [wàijiāoguān], 外交家 [wàijiāojiā]
france:
diplomate
germane:
Diplomat
hispane:
diplomático
japane:
外交官 [がいこうかん], 外交家 [がいこうか], 駆け引きのうまい人 [かけひきのうまいじん]
pole:
dyplomata
portugale:
diplomata
ruse:
дипломат
slovake:
diplomat
ukraine:
дипломат

diplomata

1.
De diplomato: strikte diplomataj paroladoj Ret ; diplomata pasporto CKv ; statuso diplomata ChM ; li ne estas devigata, kiel en la diplomataj paroladoj, kateni siajn ideojn en rigorajn formulojn Ret ; la diplomata ceremoniaro preskribas la titoladon al diversaj altranguloj en diversaj situacioj Ret ; la hispana ministraro eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn alilandajn VivZam . VD:diplomatia
2.
(figure) Kvazaŭ diplomato: diplomata ĝentileco MkM ; kun eminenta diplomata instinkto la sinjorino ne sendis portreton komunan kun la edzo KKr . VD:delikata2, ĝentila, sagaca1, subtila3
beloruse:
дыпляматычны
ĉine:
外交上 [wàijiāoshàng], 外交方式 [wàijiāofāngshì]
france:
diplomatique (de diplomate)
germane:
diplomatisch
hebree:
דִיפּלוֹמָטי
hispane:
diplomático
japane:
外交官の [がいこうかんの], 外交的な [がいこうてきな], 駆け引きのうまい [かけひきのうまい]
pole:
dyplomatyczny
portugale:
diplomático
ruse:
дипломатический, дипломатичный
ukraine:
дипломатичний

administraj notoj