dermatolog/o PIV1
dermatologo
-
Kuracisto, kies fako
estas dermatologio; haŭtkuracisto:
E. Goldberger estis rumania hungara dermatologo
[1];
ŝi konsultas tutan teamon da specialistoj: oftalmologo por la okuloj, dermatologo
por la haŭto, enterologo por la intestoj, psikiatro por la menso kaj
ginekologo por mi-ne-scias-kio
[2].
dermatologiisto,
haŭtkuracistoRim. 1: Dermatologo kaj dermatologiisto (kiu ne troviĝas en PIV) estas sinonimoj. Sed, pro la longeco de tiu lasta vorto, kaj pro la malagrabla duobla „i“, dermatologo normale estas preferinda. [3].Rim. 2: Kelkaj esperantistoj uzas ankaŭ la sinonimon haŭtkuracisto [4]. Tiu termino estas pli esperanta sed probable malpli internacia. Kvankam ĝi ne troviĝas en PIV, ĝi tamen estas laŭsence tute oportuna.
1.
Vikipedio: Ede
Goldberger
2. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
3. PMEG: 39.1.12. Neoficiala sufikso I
4. Vikipedio: Haŭtmedicino
2. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
3. PMEG: 39.1.12. Neoficiala sufikso I
4. Vikipedio: Haŭtmedicino
- angle:
- dermatologist
- beloruse:
- дэрматоляг
- bulgare:
- дерматолог
- ĉeĥe:
- dermatolog, kožní lékař
- ĉine:
- 皮肤科医师 [pífūkēyīshī]
- france:
- dermatologue
- germane:
- Dermatologe, Hautarzt
- hebree:
- דֶרמָטוֹלוֹג
- hispane:
- dermatólogo
- hungare:
- dermatológus, bőrgyógyász
- japane:
- 皮膚科医 [ひふかい], 皮膚病学者 [ひふ・びょうがく・しゃ]
- katalune:
- dermatòleg
- nederlande:
- dermatoloog, huidarts
- pole:
- dermatolog
- portugale:
- dermatologista
- ruse:
- дерматолог, кожник
- slovake:
- dermatológ, kožný lekár
- ukraine:
- дерматолог