*deĉifr/i

*deĉifri

(tr)
1.
MILTELKOMP Malĉifri: estas kodo, estas la klarigoj por deĉifri tekstojn en kodo bazita sur la hebrea Biblio CKv ; Roberto […] gratis al si la nazon […], dum li malkodis mesaĝon, […] li pene atingis la finon de l’ laboro, minuteton kontemplis la deĉifritan tekston ChV .
2.
Pene legi malbone skribitan tekston aŭ malklare esprimitan penson: la diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian, duone germane, duone angle, kaj la amerika kolego […] devas tiam helpi en la deĉifrado de la adresoj FK ; la surskribo […] preskaŭ tute defrotiĝis, nur la nomo Preben kaj tuj post ĝi granda S kaj iom pli malsupre la vorto Marta estas ankoraŭ rekoneblaj, sed pli oni ne povas deĉifri ; la skribo aperas kiel tremanta, tiel ke ili ne povas deĉifri la vortojn [1]; Venter poste kreis la societon […] kun la anoncita celo deĉifri la kompletan sekvencon de la homa genaro [2]; (figure) mi jam deĉifris ĉi tiun junulon, kaj ve al ni, se ni permesos al li komandi nin [3]. (figure) ne sonĝojn, sed homojn oni deĉifru por antaŭscii ilian estonton SkandalJozef . VD:diveni, konjekti
afrikanse:
1. dekodeer
angle:
decipher
armene:
1. վերծանել
beloruse:
расшыфраваць
bengale:
1. ডিক্রিপ্ট কর
bulgare:
1. дешифрирам
ĉeĥe:
1. rozšifrovat
ĉine:
破譯 [pòyì], 解讀 [jiědú]
dane:
1. afkode
eŭske:
1. deszifratu
finne:
1. tulkita
france:
déchiffrer
germane:
1. entschlüsseln, dechiffrieren 2. entziffern
greke:
1. αποκρυπτογραφώ
hebree:
לפענח
hispane:
descifrar
hungare:
1. megfejt (titkosírást), dekódol, desifríroz 2. kisilabizál
itale:
decifrare
japane:
解読する [かいどくする], 判読する [はんどくする], 見抜く [みぬく]
katalune:
desxifrar
koree:
1. 암호를 풀다
nederlande:
ontcijferen
norvege:
1. dekode
pole:
1. deszyfrować, dekodować 2. odszyfrować
portugale:
decifrar
ruse:
расшифровать
slovake:
lúštiť 1. dešifrovať
taje:
1. ถอดรหัส
turke:
1. þifreyi çözmek
ukraine:
1. розшифруйте

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.