8dan/o Hamlet

8dano

1.
Ŝtatano de Danujo: la plej feliĉaj homoj estas danoj, maltanoj kaj svisoj [1]; germano edziĝinta al danino, kreis esperantistan familion kun du denaskuloj [2].
2.
Homo kun dana nacieco: brava juna dano Hamlet ; la volumojn verkis inter la jaroj 1932 kaj 1960 la dano Martinus [3]; la ĉefredaktoro de la dana gazeto Jyllands-Posten permesis eldoni 12 karikaturojn pri la profeto Muhamado […] islamanoj postulis, ke la redaktoro pardonpetu […] malgraŭ tio, ke la situacio en Danio trankviliĝis, la etnaj danoj kaj la 200 000 islamanoj en la lando timas la sekvojn [4].
angle:
Dane
beloruse:
датчанін
bulgare:
датчанин
ĉeĥe:
dan, danien
ĉine:
丹麥人 [dānmàirén]
dane:
dansker
france:
Danois (subst.)
germane:
Däne, Dänin
hebree:
דני
hispane:
danés
japane:
デンマーク人 [デンマークじん]
katalune:
danés (subst.)
nederlande:
Deen
norvege:
danske
okcidentfrise:
Deen
perse:
دانمارکی
pole:
Duńczyk
slovake:
danien
svede:
dansk
tokipone:
jan pi ma Tansi
ukraine:
данець, датчанин
volapuke:
Danänan

dana

1.
Rilatanta al danoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la dana leĝaro [5]; danaj flagoj [6].
2.
La dana lingvo: kelkaj nekeltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana [7].
angle:
1. Danish 2. Danish (language)
beloruse:
дацкі
bulgare:
датски
ĉine:
丹麥語 [dānmàiyǔ], 丹麥文 [dānmàiwén]
dane:
dansk
france:
1. danois (adj.) 2. danois (langue)
germane:
dänisch
hebree:
דני
hispane:
danés
japane:
デンマークの [でんまーくの], デンマーク語の [でんまーくごの]
katalune:
danés (adj.)
nederlande:
Deens
norvege:
dansk
okcidentfrise:
Deensk
perse:
دانمارکی
pole:
duński
svede:
dansk
tokipone:
1. pi ma Tansi 2. toki Tansi
ukraine:
данський, датський
volapuke:
1. Danänik 2. Danänapük

Danujo Fab2 (DK)

GEOGPOL Ŝtato norde de Germanujo (la nura tera najbaro), sudokcidente de Svedujo, kaj sude de Norvegujo; kun ĉefurbo Kopenhago: Hamleto, reĝido de Danujo [8]; en Danujo staras malnova kastelo, nomata Kronborg, kiu troviĝas tute ĉe la Sundo, kie la grandaj ŝipoj ĉiutage grandanombre preterveturas [9]; la kontraŭ-idista movado en Danujo [10]. SIN:Danio
angle:
Denmark
beloruse:
Данія
bulgare:
Дания
ĉine:
丹麥 [dānmài]
dane:
Danmark
france:
Danemark, Royaume du Danemark
germane:
Dänemark
hispane:
Dinamarca
indonezie:
Denmark
katalune:
Dinamarca, Regne de Dinamarca
nederlande:
Denemarken
norvege:
Danmark
okcidentfrise:
Denemark
perse:
دانمارک
pole:
Dania
portugale:
Dinamarca
svede:
Danmark
tokipone:
ma Tansi
volapuke:
Danän

administraj notoj