*ĉokolad/o PV

*ĉokolado

KUI
1.
Bongusta nutraĵo farita el kakao kaj sukero: museton el ĉokolado […] mia patrino donis […] al mi [1]; [li] prezentis al ili papersaketon kun ĉokoladaj bombonoj de la plej bona speco [2]; mi mem ordigus ĉiun unuopan kuketon […] kun la ĉokolada flanko supre [3]; la okcidentaj butikoj por solidara komerco, ne estas nuraj vendejoj de kafo, ĉokolado, teo, sukero, bananoj, mielo, infuzaĵoj [4]; diverslingvaj surskriboj informas pri ĉokolado kun kanabo – populara droga vegetaĵo [5]; aktuale furoras „altklasa kaj japaneca“ ĉokolado kun aromo de verda teo [6]; laktoĉokolado male perdigas parton de tiu efiko [7]; Amelia pli ofte nutras sin per ĉokoladbiskvitoj [8]; fama ĉokoladejo [9]; [li] ricevas etan premion […], skatolon da ĉokoladaĵoj [10]; Bastjano sopirante rememoris pri du tabuletoj da nuksoĉokolado, kiujn li hejme konservis en la noktoŝranketo [11].
2.
Trinkĉokolado: maljuna markizino […] invitis lin al si por trinki ĉokoladon [12]; pure vestitaj junulinoj prezentis ĉokoladon, kiun ili tre bone ŝaŭmkirlis [13]; tranĉi al mi la gorĝon? veneni min per vino aŭ ĉokolado [14]?
1. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
3. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
4. Gianfranco Cazzaro: Morale aĉeti, konscie subteni, Monato, jaro 1994a, numero 6a, p. 11a
5. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 2003
6. Monato, Hori Jasuo: Februaraj festoj, 2006
7. Monato, Paulo Sergio Viana: Ĉokolado, nia plej kora amiko (sed sen troigo!), 2014
8. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
9. La Ondo de Esperanto, 2004, № 2 (112)
10. Monato, Paul Gubbins: Krimoj senviktimaj, 2012
11. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto
12. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XI
13. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXV
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
angle:
chocolate
beloruse:
шакаляд
ĉine:
巧克力 [qiǎokèlì]
france:
chocolat
germane:
Schokolade 2. (heiße) Schokolade
greke:
σοκολάτα
hebree:
שוקולד
hinde:
चॉकलेट [côklēṭ]
hispane:
chocolate
hungare:
csokoládé
indonezie:
cokelat (makanan)
itale:
cioccolato
japane:
チョコレート, ココア [ここあ]
katalune:
xocolata
nederlande:
chocolade
perse:
شکلات
pole:
czekolada
portugale:
chocolate
ruse:
шоколад
slovake:
čokoláda
svede:
choklad
turke:
çikolata
ukraine:
шоколад
volapuke:
jokolad

trinkĉokolado

Ĉokolado preparita kiel plejofte varma trinkaĵo, mikse kun akvo aŭ lakto: kvar tasoj da varmega trinkĉokolado[15]. SIN:kakao3
15. Pejno Simono: La lernemulo, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 23a
angle:
chocolate milk, hot chocolate
beloruse:
шакаляд (напітак)
ĉine:
热巧克力 [rèqiǎokèlì], 热巧克 [rèqiǎokè]
france:
chocolat (boisson), chocolat chaud
germane:
Trinkschokolade
hebree:
שוקו
hungare:
csokoládéital
indonezie:
cokelat panas, susu cokelat
itale:
cioccolata
katalune:
xocolata desfeta
nederlande:
cacao (om te drinken), chocolade (om te drinken)
perse:
کاکائو، شیرکاکائو
pole:
czekolada do picia, gorąca czekolada

administraj notoj