cis PIV1 PMEG
cis
(malofte) 
                     
                  - A.
- 
                              Prepozicio kun la senco de
                              maltrans,
                              ĉi-flanke de,
                              pli proksime ol:
                              
                                 lia bieno sterniĝas cis la rivero;
                                 
                              
                                 restu cis ĉi tiu linio!
                                 
                              Rim.: La sinonimoj maltrans kaj ĉi-flanke de estas preferataj.
- B.
- 
                              Prefikso montranta lokon, kiu en rilato al difinita situo,
                              estas pli proksima ol la objekto, kiun ĝi enkondukas
                              (malo de trans-):
                              
                                 cisalpa (ekz-e vidata de Romo),
                                 cisdanuba regiono (ekz-e vidata de Vieno);
                                 
                              
                                 [tio] kuŝas cisrande, ĉar ĝi rifuzas
                                 cedi sian lokon
                                 [1];
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 resurekto estas por Tolstoj cismonda
                                 (ĉi-monda, t.e. ne transmonda, postmorta)
                                 ekzistencialista sperto, kiu inkluzivas,
                                 ke homoj ne plu sekvas idolojn, sed obeas la
                                 internan voĉon de dia justeco
                                 [2].
                                 
                              
1.
                           
                           Monato, Wim Jansen: Reago de Ĝermano: La germana kaj Esperanto
2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 11
                  2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 11
- beloruse:
- на гэтым баку
- ĉeĥe:
- na této straně (před)
- france:
- de ce côté-ci de
- germane:
- diesseits
- hebree:
- מצד זה של
- pole:
- przedrostek oznaczający po tej stronie, z tej strony
- slovake:
- ne tejto strane (pred)
- ukraine:
- прийм. по цей бік