*cirkel/o

*cirkelo

TEKMAT
Ilo kun du moveblaj, ĉarnire kunigitaj brakoj, uzata por desegni rondojn, aŭ mezuri liniojn: alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, ĉirkaŭsignas per cirkelo, kaj faras el ĝi bildon de homo [1]; antaŭ la vicoj, ĉiun kelkdekon da paŝoj, staris la majstroj: ĉiu havis en la mano dikan bastonon aŭ lignan cirkelon, aŭ ortilon [2]; Carl Friedrich Gauss […] montris ke regula plurlatero povas esti konstruita pere de rektilo kaj cirkelo se kaj nur se la nombro de lateroj estas la produto de diferencaj Fermat-primoj kaj potenco de 2 [3].
angle:
(pair of) compasses
beloruse:
цыркуль
bretone:
kelc'hier
ĉeĥe:
kružidlo, kružítko
ĉine:
圆规 [yuánguī]
france:
compas (pour dessiner)
germane:
Zirkel
hispane:
compás
hungare:
körző
itale:
compasso
katalune:
compàs
nederlande:
passer
pole:
cyrkiel
portugale:
compasso
rumane:
compas
ruse:
циркуль
slovake:
kružidlo
svede:
passare

Cirkelo [4] (Cir)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Circinus): NGC 5288 estas malfermita stelamaso en konstelacio Cirkelo [5].
4. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
5. Vikipedio, NGC 5288
angle:
Circinus
beloruse:
Цыркуль (сузор’е)
ĉeĥe:
kružidlo, kružítko
france:
Compas (constellation)
germane:
Zirkel
hebree:
מחוגה
hispane:
Circinus
itale:
Compasso
japane:
コンパス
katalune:
el Compàs
latinece:
Circinus
nederlande:
Passer (sterrenbeeld)
pole:
Cyrkiel (gwiazdozbiór)
rumane:
Compasul (constelație)
slovake:
kružidlo
svede:
Cirkelpassaren
ukraine:
циркуль

administraj notoj