celebr/i PV
celebri
(tr)
- Plenumi laŭkutime ian ceremonion: kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo [1]; kun siaj familianoj […] li celebris la vesperan solenon da la Paska festo RBa ; li ricevis la premion, du botelojn da bonega konjako […] por celebri sian venkon Ĉukĉoj ; celebrado de la 15-jara datreveno EeP ; (figure) ĉar ankaŭ mi estas ĝentila homo, mi helpos vian celebron […], sed bedaŭrinde ĉe tio mi ne atentis la ventdirekton KrM . prifesti, soleni
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:29
- angle:
- celebrate
- beloruse:
- сьвяткаваць
- ĉeĥe:
- celebrovat, oslavovat, slavit
- ĉine:
- 紀年 [jìnián], 举办庆典 [jǔbànqìngdiǎn]
- france:
- célébrer
- germane:
- zelebrieren
- greke:
- γιορτάζω
- hebree:
- לחגוג
- hispane:
- celebrar
- hungare:
- celebrál, megül
- itale:
- celebrare
- japane:
- とり行う [とりおこなう]
- katalune:
- celebrar
- pole:
- celebrować, odprawiać ceremonię
- portugale:
- celebrar
- ruse:
- праздновать, осуществлять церемонию
- slovake:
- oslavovať, sláviť
- ukraine:
- ушановувати, відзначати, здійснювати церемонію