borborigm/o PIV1
borborigmo
- Intesta murmurado kaŭzita de movataj gasoj kaj likvaĵoj: la borborigmo de la maldika intesto estas glugla, sed tinta kiam la intestovando estas streĉita [1]; iliaj doktaj vortoj kaj paroloj alternis brue-flue kun la ŝmacoj kaj moderaj borborigmoj [2]. gluglo
1.
Siegfried Stampa: Fiziologio kaj malsanoj de la digesta sistemo ĉe farmbestoj sub tropikaj
kondiĉoj, Scienca Revuo n-ro 4/2005, p. 210
2. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 3
2. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 3
- angle:
- stomach rumble
- france:
- borborygme
- germane:
- Borborygmus, Darmgeräusch
- pole:
- burczenie (np. w brzuchu)