Bizanci/o
Bizancio
- Malfrua Romio kun la ĉefurbo en la eksa Bizanco, en la jaroj 330 – 1453: post kvardekmonata aktivado en la Grandmoravia Regno ... Konstanteno kaj Metodio volis reveni en Bizancion, de kie ilin elsendis la imperiestro Miĥaelo la Tria [1].
Rim. 1:
La anakronisma maniero nomi
Konstantinopolon
(kiu post la ĉefurbiĝo ricevis krome la oficialan nomon
Nov-Romo) per la eksa nomo „Bizanco“ aperis en
la 14a jarcento en la Okcidenta Eŭropo kun insulta intenco.
Nun oni uzas ĝin neŭtrale, ne plu konsciante tiun intencon.
Rim. 2:
Oni ankaŭ uzas la terminon „Orienta Imperio“; ankaŭ
tio estas anakronisma, ĉar laŭ la romianoj la Imperio estas
unikaĵo; imperiestroj povis esti multaj, Imperio povis esti
nur unu. Tamen reale kaj historie ja temis pri apartaj ŝtatoj.
1.
S. Košecký: La grandmoravia tradicio daŭre viva, Esperantisto Slovaka, 1985:04, p. 3a
- angle:
- Byzantium
- beloruse:
- Бізантыя
- france:
- Empire byzantin
- germane:
- Byzanz, Byzantinisches Reich
- hebree:
- ביזנטיון
- hungare:
- Bizánc (állam), Bizánci Birodalom
- nederlande:
- Byzantium
- pole:
- Bizancjum
- portugale:
- Império Bizantino
- ruse:
- Византия
bizancia
- Rilata al Bizancio, al ĝia historio kaj kulturo: Fotio estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la rilatojn inter la profana scienco kaj teologio [2]; la spaco de la bizanciaj mozaikoj ne estas la bone konata spaco geometria de la eŭropa Renesanco [3].
Rim.:
Samsence oni trovas kelkajn uzojn de malnecese aparta radikformo
„bizantina“:
li ... bedaŭris, ke Francujo subtenas la
bizantinan imperion de la caroj
[4].
2.
S. Pokrovskij: Slavonaj
skriboj, N-ro 51 (1:1999)
3. M. de Zilah: Mozaikoj en Bizancio, La Gazeto, n-ro 119, 2005-07-15, p. 4a
4. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 25a, p. 63a
3. M. de Zilah: Mozaikoj en Bizancio, La Gazeto, n-ro 119, 2005-07-15, p. 4a
4. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 25a, p. 63a
- angle:
- Byzantine
- beloruse:
- бізантыйскі
- france:
- byzantin (adj.)
- germane:
- byzantinisch
- hungare:
- bizánci
- nederlande:
- Byzantijns
- pole:
- bizantyjski, bizantyński
- portugale:
- bizantino (adj.)
- ruse:
- византийский
bizanciano
- Regnano de Bizancio: dum la 6a jc Italio estis dividita inter longobardoj ... kaj bizancianoj [5].
5.
Nia lando... Italio, Kongresa Libro de la 53a IJK,
1997,
Assisi
- angle:
- Byzantine
- beloruse:
- бізантыец
- france:
- Byzantin (subst.)
- germane:
- Byzantiner
- hungare:
- bizánci (lakos)
- nederlande:
- Byzantijn
- pole:
- Bizantyjczyk
- portugale:
- bizantino (subst.)
- ruse:
- византиец, ромей