biofizik/o NePiv

biofiziko

BIOFIZSCI Apliko de fizikaj metodoj, mezuroj kaj principoj en biologia studo de vivaĵoj: Bruce Alberts ... estas profesoro de bioĥemio kaj biofiziko en Kalifornia Universitato [1].
1. B. Alberts, k.a.: Baza ĉela biologio, Espero Publishing, [2001?]
beloruse:
 біяфізыка
ĉeĥe:
 biofyzika
france:
 biophysique
hebree:
 בִּיוֹפִיסִיקָה
hispane:
 biofísica
nederlande:
 biofysica
slovake:
 biofyzika

biofizikisto

BIOFIZSCI Fakulo pri biofiziko: la biofizikisto Sergej Kovaljov ... redaktis sep numerojn de la gazeto [2].
2. K. Kniivilä: Naskiĝtago de kontraŭsovetia malpropagandilo, diverse, 2008-05-01
beloruse:
 біяфізык
france:
 biophysicien
hispane:
 biofísico
nederlande:
 biofysicus

administraj notoj