betulac/oj
               
            
            
               betulacoj
                  
                   ↝     
               
                  
                        
                        - 
                              Familio de arboj kaj arbedoj 
                              el la ordo de fagoparencaj
                              floroplantoj
                              (Betulaceae) kun:
                              amentoj longformaj;
                              viraj floroj po pluraj, en akseloj brakteaj;
                              tepaloj apenaŭ videblaj;
                              stamenoj sen harfaskoj ĉe pinto;
                              nuksetoj alaj, sen ujo:
                              
                                 amento estas nefinita floraro, ofte konussimila, 
                                 longforma, fleksebla kaj tipe penda [...] tipa el
                                 arbfamilioj 
                                 kiel salikacoj, fagacoj kaj betulacoj
                                 [1];
                                 
                              
                                 la Rus–Kazaĥ-Altajo estas kovrita [de] pingloarboj,
                                 poploj, betulacoj 
                                 [2].
                                 
                              
                        - angle:
-  birches 
                        
- beloruse:
-  бярозавыя (сям'я) 
                        
- bulgare:
-  брезови 
                        
- france:
-  bétulacées 
                        
- germane:
-  Birkengewächse 
                        
- hispane:
-  betuláceas 
                        
- hungare:
-  nyírfélék, nyírfafélék 
                        
- katalune:
-  betulàcies 
                        
- latinece:
- Betulaceae 
- nederlande:
-  berken, heesters 
                        
- ruse:
-  берёзовые (семейство) 
                        
- svede:
-  björkväxter