9beton/o Z PV

9betono

KON Konstrumaterialo, miksaĵo el sablo, ŝtonetoj, ligaĵo pliofte cementa, kaj akvo: speciala fosmaŝino formetas ter-tavolon, poste ĉion firmigas per 30 cm dika surŝprucigita betono kaj ŝtalreto [1]; stratoj pavimitaj per betono, […] enhavas kelke da interspacoj plenigitaj per gudro [2]; metropoli tra spaliroj da betonoj kaj cementoj [3].
angle:
concrete
beloruse:
бэтон
ĉine:
三合土 [sānhétǔ]
france:
béton
germane:
Beton
hebree:
בֵּטוֹן
hispane:
hormigón
hungare:
beton
japane:
コンクリート [こんくりーと]
katalune:
formigó
pole:
beton
rumane:
beton
ruse:
бетон
slovake:
betón
ukraine:
бетон

ŝtalbetono, armita betono

KON Betono fortikigita per internaj feraj stangoj, tre uzata por la nuntempaj konstruoj: eblas konstrui iom aparte el ŝtalbetono la ŝtuparejojn [4]; specoj de betono […] armita betono (kun armaturo, al kiu oni atribuis statikan funkcion), ŝtalbetono (armita betono, kiu ne estas antaŭstreĉita […]) [5].
angle:
reinforced concrete
beloruse:
жалезабэтон
ĉeĥe:
železobeton, železový beton
ĉine:
鋼筋水泥 [gāngjīnshuǐní], 鋼筋混凝土 [gāngjīnhùnníngtǔ], 鋼筋砼 [gāngjīntóng]
france:
béton armé
germane:
Stahlbeton, armierter Beton
hebree:
בטון מזוין
hispane:
hormigón armado
hungare:
vasbeton
katalune:
formigó armat
pole:
żelbet, żelbeton, żelazobeton, beton zbrojony
ruse:
железобетон
slovake:
železobetón železobetón
ukraine:
залізобетон

prembetono

KON Betono fortege premita dum farado kaj dank' al tio pli rezista al ekstera premo aŭ pezo: Zaleski-Zamenhof ... fine ankaŭ doktoriĝis per disertacio pri prembetono, kiu estis tiam teknologia novaĵo [6].
beloruse:
папярэдне напружаны бэтон
france:
béton précontraint
pole:
beton sprężony

administraj notoj