Behemot/o

Behemoto

1.
BIBMITNOM Nomo de Biblia simbola besto, ofte simboligata kiel hipopotamo. En la juda mitologio, ĝi estas la plej potenca, nevenkebla monstro de la tero kontraste al Levjatano - simbola monstro de akvo kaj Zizo - simbola monstro de aero.
Rim.: En plej multaj tradukoj de la Biblio, ĝi estas simple hipopotamo, tamen ĝia senco estas alia kompare kun Levjatano kaj Zizo. Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon ĝi manĝas, kiel bovo. [1]
2.
(figure) Io aŭ iu monstra, deprime grandega, potenca. SIN:Levjatano
3.
BELENOM Kato, helpanto de Satano el romano "Majstro kaj Margarita" de M. A. Bulgakov. Behemoto devus ĝin havi, li estas ĉarmulo ... [2] - Ja mi ne povas celpafi, kiam apude oni fuŝige parolas! - kriadis Behemoto penante reloki grandegan vilon forŝiritan de ĝia dorso. [3]
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob; 40:15
2. "Majstro kaj Margarita", M. A. Bulgakov: parto 2, ĉapitro 19
3. "Majstro kaj Margarita", M. A. Bulgakov: parto 2, ĉapitro 24
arabe:
1. بهيموث، بهموت
bulgare:
1. бегемот
ĉeĥe:
behemoth
ĉine:
1. 比蒙 [bǐméng]
france:
1. Béhémoth
germane:
1. Behemoth
hebree:
1. בהמות
hungare:
1. Behemót 2. behemót 3. Behemót
itale:
Behemoth
katalune:
Behemot 2. víbria, quimera
nederlande:
1. Behemoth 2. behemoth 3. Behemoth
pole:
1. Behemot 2. behemot 3. Behemot
portugale:
1. Behemoth, beemote 2. beemote 3. Behemoth
ruse:
3. Бегемот
slovake:
behemoth
ukraine:
бегемот

administraj notoj