1bateri/o
baterio 
- 1. ↝
Artileria grupo kun sia ilaro, konsistanta el kelkaj kanonoj: por artilerie plifortigi kampanjajn regimentojn 43 fortaj kaj 11 malfortaj baterioj delokiĝis [1]; dragonoj de la brigado […] ne kapablis bridi siajn ĉevalojn kaj daŭrigis sian sturmon kontraŭ la franca „Dika Baterio“ [2]; (figure) nenia lukso, krom tuta baterio da komputiloj – liaj fenestroj al la mondo[3].
- 2. ↝
Grupo da elektraj generatoroj: fiksu ĝin al la baterio de via diĝita telefonaparato [4]; la litio-feraj baterioj vivos 5 jarojn [5]; plumbo-acida baterio en unu ĉelo [6]; ŝargi la baterion de elektraj veturiloj [7]; dum bremsado la baterioj estas ŝargataj [8]; necesas reŝargi la baterion ĉiutage [9]; sunbateria brakhorloĝo [10]; li havis en sia korpo du artefaritajn pumpilojn ligitajn al baterioj, kiuj pumpadis sangon tra la vejnoj kaj arterioj [11].
Rim.: Pilojn kaj akumulatorojn oni grupigas serie, por ricevi pli grandan elektromovan forton, aŭ paralele, por ricevi pli intensan kurenton.akumulatoro, kondensatoro, pilo.
1.
Vikipedio, Batalo apud Verdun
2. Vikipedio, Batalo de Waterloo
3. Anne Tilmont: Arthur C. Clarke, kosmopolita civitano kun okulo al la universo, Monato, jaro 1998a, numero 4a, p. 9a
4. -: Nova! Signal-fortigilo de Big Planet, Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 32a
5. Monato, Walter Klag: Elektra buso protektu la medion
6. PDF Elektromobileco kaj Esperanto - kaest2018.ikso.net
7. Monato, Ivo Durwael: Magia tapiŝo
8. Monato, Walter Klag: Elektra buso protektu la medion
9. Monato, Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko
10. Monato, Tempo: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo
11. Monato, Julius Hauser: Korpo sen koro

- angle:
- 1. battery 2. battery
- beloruse:
- батарэя
- ĉeĥe:
- baterie
- france:
- 1. batterie (artillerie) 2. batterie (piles, accus,...)
- germane:
- 1. Batterie, Geschützbatterie 2. Batterie, Akku
- hispane:
- batería
- hungare:
- 1. üteg 2. telep (elektromos)
- itale:
- batteria
- katalune:
- bateria
- nederlande:
- 1. batterij 2. batterij
- perse:
- 1. توپخانه، آتشبار 2. باتری
- pole:
- 1. bateria 2. bateria
- ruse:
- батарея
- slovake:
- batéria
administraj notoj
pri
~o:
Kontroli la tradukojn post vastigo de la difino. [MB]