2balot/i
baloti
- 1.
-
(ntr)
Voĉdoni pri io per balotilo, kontraste kun aliaj manieroj esprimi sian opinion: baloti por, kontraŭ kandidato; baloti pri la prezidanteco.voĉdoni.
- 2.
-
(tr)
(iun aŭ kolektivon) Baloti 1 pri elekto de iu aŭ de kolektivo, plenumonta funkcion aŭ okuponta postenon: baloti la prezidantonPV (=baloti pri la posteno de prezidanto); la komitato estas balotita por 6 jarojPV (=elektita per baloto).elekti (iun aŭ kolektivon)
Rim.:
Voĉdono povas okazi sen specialaj formalaĵoj, ekz-e dum
kunsido, en kiu ĉiu voĉe esprimu sian opinion.
Laŭ la ĉi-supra difino por baloti necesas uzi
simbolan
sistemon, kiu ebligas kolektadon, kalkulon kaj
rekalkulon de eventuale granda nombro da balotoj
1. Ĝuste tion respegulas la
etimologio de la radiko, kiu devenas de vorto indikanta globeton,
uzatan por voĉdonado. Tamen en la praktiko
„voĉdoni“
aŭ „elekti“ restas ĉiam uzeblaj
anstataŭ
„baloti“. Kelkaj eĉ firme opinias, ke la etimologia
senco tute perdiĝis, kaj ke „baloti“ estas iom
balasta
sinonimo de „voĉdoni“ aŭ „elekti“.
Cetere pri
la senco 2 ekzistas duboj, ĉu
ĝi
efektive estas uzata ekster PV.
- angle:
- vote
- beloruse:
- 1. галасаваць (бюлетэнем) 2. выбіраць (шляхам галасаваньня), абіраць
- ĉeĥe:
- balotovat, tajně hlasovat
- france:
- voter, élire
- germane:
- wählen, abstimmen
- hebree:
- להצביע בבחירות
- hispane:
- votar 1. votar 2. elegir (por votación)
- hungare:
- szavaz (választáson), megválaszt
- nederlande:
- 1. stemmen (stem uitbrengen)
- pole:
- 1. głosować 2. wybierać (głosując)
- ruse:
- 1. голосовать (бюллетенями) 2. выбирать, избирать, баллотировать (уст.)
- slovake:
- hlasovať, voliť
- ukraine:
- балотувати, голосувати, вибирати
baloto
- 1.
-
Ago de balotanto (konsiderata laŭ ĝiaj
celo kaj rezulto):
via baloto estas senvalora, ĉar vi difektis la
balotilon;
mian baloton vi certe ne havos!;
balote elekti iun.
voĉo
- 2.
- Tiu momento en la vivo de lando, asocio, komunumo k.s., kiam ĝiaj membroj balotas pri grava demando: parlamenta, estrara baloto; A. Kwaśniewski venkis dum la lasta prezidenta balotoPola Radio ; okazis en Slovenio la triaj balotoj, ekde kiam la ŝtato fariĝis memstara. [1].
1.
Zlatko TIŠLJAR: Ordo tordita - dekstren
maldekstren, Monato, n-ro 01/2001
- angle:
- 1. vote 2. election
- beloruse:
- 1. голас (выбiральнiка) 2. галасаваньне, выбары
- ĉeĥe:
- balotáž, hlasování, volba
- france:
- 1. vote (voix), voix 2. élection(s) (moment), scrutin
- germane:
- 1. Stimmabgabe, Wählen 2. Wahl, Abstimmung
- hebree:
- הצבעה בבחירות
- hispane:
- 2. las elecciones (el evento)
- hungare:
- 1. szavazat 2. választás
- pole:
- 1. głosowanie, wybór 2. wybory
- ruse:
- 1. голос (на выборах) 2. выборы, голосование
- slovake:
- hlasovanie, voľba
- ukraine:
- балотування, вибори
balotado
- 1.
- Ago de balotanto (konsiderata kiel plenumo): gravas ne miksi la kandidatojn dum balotado; en kelkaj landoj balotado estas ne nur rajto, sed ankaŭ devigo; en la venontaj monatoj okazos tutlanda balotado en Britio [2]; la novaĵgrupo soc.culture.esperanto, jam ekzistinte de antaŭ 1990, baldaŭ estos oficiala novaĵgrupo de Usenet pro balotado, kies rezulton oni anoncis la 18an de marto [3].
- 2.
- baloto 2: la propono estis akceptita ĉe la lasta balotado PV .
2.
W. H. SIMCOCK: Ĉu en
Britio?, Monato, n-ro 04/1997
3. Edmund GRIMLEY EVANS: Esperanto en Usenet, Monato, n-ro 04/1997
3. Edmund GRIMLEY EVANS: Esperanto en Usenet, Monato, n-ro 04/1997
- angle:
- vote, election
- beloruse:
- галасаваньне, выбары
- ĉeĥe:
- hlasování, volba
- france:
- 1. vote (action)
- germane:
- Wählen, Abstimmen
- hebree:
- הצבעה, בחירות
- hispane:
- las elecciones 1. (la acción de) elegir (por votación), elección
- hungare:
- választás
- pole:
- 1. głosowanie, wybór 2. głosowanie, wybory
- rumane:
- 1. vot
- ruse:
- голосование
- slovake:
- hlasovanie, voľba
balotilo
-
Paperpeco, ĵetono, globeto k.s., servanta por montri sian
opinion ĉe voĉdonado:
senmateria balotilo (estigita per komputilaj
rimedoj);
kutime oni manipulas balotilojn sed ĉi-foje la
registaro alimaniere agis
[4].
balotbudo, balotujo.
4.
Bardhyl SELIMI: Listo de ruzo kaj
manipulado, Monato, n-ro 01/2001
- angle:
- ballot
- beloruse:
- бюлетэнь (выбарчы)
- ĉeĥe:
- hlasovací lístek, hlasovací zařízení
- france:
- ballotte (boule de vote), bulletin (de vote)
- germane:
- Wahlschein, Stimmzettel
- hebree:
- פתק הצבעה
- hispane:
- instrumento de votación, papeleta de votación
- hungare:
- szavazóeszköz
- nederlande:
- stemformulier
- pole:
- głos wyborczy
- ruse:
- избирательный бюллетень, баллотировочный шар
- slovake:
- hlasovací lístok
- ukraine:
- балотувальний (або виборчий) бюлетень, куля
balotejo
- Loko kien oni iras por baloti: loĝanto de kvartalo A en urbo M trovis ekzemple sian balotejon en kvartalo B de urbo N, kio malebligis partopreni la balotojn [5].
5.
Bardhyl SELIMI: Listo de ruzo kaj
manipulado, Monato, n-ro 01/2001
- angle:
- polling place
- beloruse:
- выбарчы ўчастак
- ĉeĥe:
- volební místnost
- france:
- bureau de vote
- germane:
- Wahllokal
- hebree:
- קלפי
- hispane:
- centro de votación
- hungare:
- szavazóhelyiség
- nederlande:
- stemlokaal
- pole:
- lokal wyborczy
- ruse:
- избирательный участок
- slovake:
- volebná miestnosť
- ukraine:
- виборча дільниця
balotujo
- Urno, en kiun oni ĵetas sian balotilon.
- angle:
- ballot box
- beloruse:
- урна (выбарчая)
- ĉeĥe:
- hlasovací urna, volební urna
- france:
- urne (de vote)
- germane:
- Wahlurne
- hispane:
- Urna (de votación)
- hungare:
- szavazóurna
- nederlande:
- stembus
- pole:
- urna wyborcza
- ruse:
- урна для голосования, избирательная урна
- slovake:
- osudie, urna
- ukraine:
- виборча урна
administraj notoj
pri
balot/i
:
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ujo: Mankas fontindiko.
~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Sugestoj por plibonigo : (1) Trovi aŭtoritatajn ekz-ojn (ŝajnas, ke la vorto estas Z-a), interalie por la transitiva senco de ~i (ne agnoskata de PIV1); (2) Pravigi, se eblas, la asertojn pri "balasta sinonimeco" en la rimarko; (3) Enkonduki "balotkampanjo" kaj aliajn fakecajn vortojn. (MB)~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ujo: Mankas fontindiko.
~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.