bagel/o

bagelo

KUI
Ringa bulko, origina el orienta Eŭropo, tipa en Nordameriko, kies tritikan paston oni kuiras antaŭ la bakado: Montreala bagelo [1]; Rosillo, estro de la bagel-butiko, kreis la vaste ŝatatan „ĉielarkan bagelon“ [2]. VD:kringo, ringopano
1. Vi maltrafis virtualajn eventojn, La Riverego, n-ro 142-144, aŭtuno-vintro 2020 – printempo 2021p. 29
2. La plej bela bagelo en la mondo, 2016-02-18
angle:
bagel
france:
bagel
germane:
Bagel
jide:
בײגל
ruse:
бейгл

administraj notoj