armistic/o SPV
armistico
- Formala interkonsento de militantaj regnoj pri daŭra ĉesigo de militado: oni sentis, ke ne estas ankoraŭ paco kun Italujo, sed sole tempa armistico [1]; minuton post paso de la tritaga armistico falis la unua pafo [2].
Rim.:
Komunlingve oni ofte konfuzas la terminojn armistico kaj
militpaŭzo. Fakte armistico pli
similas provizoran packontrakton
(kaj efektive, ĝis la 18ª jc multaj packontraktoj estis
provizoraj, do laŭ la terminaro moderna ili estis „kontraktoj armisticaj“,
kontraste al la definitivaj „packontraktoj porĉiamaj“).
Armistico finas la militon, sed ne estigas pacon — por tiu
necesas fari kaj ratifi packontrakton. Tamen per armistico la
batalantoj rezignas pri la provo solvi sian konflikton per milito.
Klasika ekzemplo de armistico sen posta packontrakto estas la
armistico inter la du Koreioj.
[Sergio Pokrovskij]
1.
Josef Svatopluk Machar, trad. R. Fridrich: Benedek, 1913
2. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 3a, ĉapitro 7a
2. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 3a, ĉapitro 7a
- angle:
- armistice
- beloruse:
- замірэньне
- ĉeĥe:
- příměří (zastavení válečných akcí)
- france:
- armistice
- hebree:
- שְׁבִיתַת נֶשֶׁק
- itale:
- armistizio
- japane:
- 休戦 [きゅうせん]
- pole:
- rozejm
- ruse:
- перемирие
- slovake:
- prímerie
- ukraine:
- перемир’я