aristolokiac/oj

aristolokiacoj

BOT
Familio de staŭdoj aŭ lignoplantoj sinuantaj el la ordo de piperoparencaj floroplantoj (Aristolochiaceae) kun: folioj alternaj, glatrandaj; floroj duseksaj, stelaj aŭ dulipaj; tepaloj plataj, kunkreskintaj, tubecaj aŭ kloŝaj; 6 ĝis 12 stamenoj kolone kunkreskintaj kun la pistilo; ovolujo malsupra, kun 4 ĝis 6 fakoj; stigmo sesradia: la aristolokiacoj estas arbedoj, moltigaj plantoj aŭ lianoj parencaj al unukotiledonaj plantoj (triparta floro) [1]. PRT:aristolokio, azaro
beloruse:
 кірказонавыя (сям’я)
france:
 aristolochiacées
germane:
 Osterluzeigewächse
hungare:
 farkasalmafélék
latinece:
Aristolochiaceae
ruse:
 кирказоновые (семейство)
svede:
 piprankeväxter

administraj notoj

~oj : Mankas dua fontindiko.