ariergard/o

ariergardo

Taĉmento gardanta la postan parton de armeo: subite, malproksime, en la dekstra flanko eksonis trumpetoj kaj multfoje ripetataj aklamoj: la sentima Patroklo, ebria jam de la mateno, atakis la malamikan ariergardon [1]; pli frue ili flugis antaŭ la kompanio por esplori la regionon, kiel avangardo, sed nun ili marŝis kiel ariergardo malantaŭe [2]. SIN:postgvardio
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
angle:
rear-guard
beloruse:
ар'ергард
ĉeĥe:
zadní voj
france:
arrière-garde
germane:
Nachhut
hebree:
חיל מאסף
hungare:
hátvád
itale:
retroguardia
japane:
後衛 [こうえい]
katalune:
rereguarda
portugale:
retaguarda
ruse:
арьергард
slovake:
zadný voj zadný voj
ukraine:
ар’єрґард

administraj notoj

pri ~o:
  Supozeble ekzistas simila figura senco, kiel
  cxe avangardo. [MB]