1apokrif/o

apokrifo  

BIB
1.  
En ortodoksismo kaj katolikismo, verko eksterkanona, pretendanta esti sankta skribo restinta kaŝita (tio estas la greka etimo) dum ĝeneracioj kaj subite retrovita; termino uzata kontraste al la „libroj kanonaj“ kaj „libroj ekleziaj“ (termino ortodoksisma) aŭ „libroj duakanonaj“ (termino katolikisma): en la 1a–2a jarcentoj cirkulis tra la kristanaj komunumoj pluraj libroj de apostoloj, de apostolaj disĉiploj aŭ false atribuitaj al la apostoloj (apokrifoj) [1].
Rim.: Ortodoksismo kaj katolikismo rigardas apokrifojn kiel verkojn dubindajn, malrekomendindajn aŭ eĉ tute herezajn, kontraste al la libroj ekleziaj/duakanonaj, kiuj ja estas instruaj kaj rekomendindaj, eĉ se malpli aŭtoritataj. Tiu senco de hereza, malortodoksa versio estas uzata ankaŭ komunlingve: la „Libro de Apokrifoj“ de Karel Ĉapek prezentas amuze apokrifajn versiojn de popularaj mitoj, kiel tiuj pri Arĥimedo, Donĵuano k.a.
2.
En protestantismo, ĉia verko de la biblia ĝenro, kiu ne apartenas al la masora aŭ novtestamenta kanono (do, ankaŭ la libroj duakanonaj).
Rim.: La polemika konfuzo inter la libroj nekanonaj kaj herezaj tamen estas maloportuna, tial por esprimi la diferencon la protestantoj nomas la apokrifojn1 „pseŭdoepigraf(iaĵ)oj“.
angle:
apocrypha
beloruse:
апокрыф
ĉeĥe:
apokryf, nepůvodní spis, podvrh
france:
apocryphe
germane:
1. Apokryph, Apokryphon, nichtkanonisches Werk 2. Pseudoepigraph
hispane:
apócrifo
hungare:
apokrif irat
itale:
apocrifo
katalune:
1. evangeli apòcrif, apòcrifs 2. pseudoepígraf
nederlande:
apocrief boek, apocrief
perse:
آپوگریف، ملحقات (کتاب مقدس)
ruse:
1. апокриф 2. неканонический текст
slovake:
apokryf, podvrh

apokrifa  

Neaŭtentika; falsa: apokrifa verko.
angle:
apocryphal
beloruse:
апакрыфічны
ĉeĥe:
neautentický, nepůvodní
france:
apocryphe
germane:
apokryph, nichtkanonisch
hebree:
מְפוּקפָּק
hispane:
apócrifa
hungare:
apokrif
itale:
apocrifo
katalune:
apòcrif, fals
nederlande:
apocrief
perse:
ساختگی، مجعول، مشکوک، دروغین
ruse:
апокрифический , недостоверный , отверженный (о церк. тексте)
slovake:
neautentický, nekanonický, nepôvodný
Rim.: Oficiale la radiko estas difinta kiel adjektiva, tial anstataŭ apokrifo devus esti apokrifaĵo. Tamen praktike kaj internacie oni uzas la substantivon apokrifo parolante pri verko apokrifa, kaj oni ne uzas apokrifo en la senco apokrifeco; apokrifaĵo en la reala lingvo pensigas plie pri „eco, trajto apokrifa“ ol pri „verko apokrifa“. Do, laŭ la fakta uzo preferindas rigardi tiun radikon substantiva. [Sergio Pokrovskij]

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.