1antilop/o
antilopo
- 1.
- Iu el subfamilio de familio bovedoj (Antilopinae), al kiu apartenas la genroj antilopo, gazelo k.a. : la Blua Gnuo estas granda antilopo […], kiu kreskas ĝis 1,40 m ŝultre kaj atingas pezon de 270 kilogramoj [1].
- 2.
- Genro el familio bovedoj (Antilope): jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro, cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo [2]; la cervo, la sciuro, la antilopo kaj centoj da aliaj bestoj, kurlertaj kaj belaj [3]; sur la herbejo sin paŝtis sennombraj aroj de hejmaj bestoj: bovoj senkornaj kaj kornaj, ŝafinoj, kaprinoj, azenoj, antilopoj, eĉ rinoceroj [4].
1.
Vikipedio, Gnuo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 14:5
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
5. Michail Jungierek: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hirschziegenantilope2.JPG

- angle:
- antelope
- beloruse:
- антылёпа
- bulgare:
- антилопа
- ĉeĥe:
- antilopa
- france:
- antilope
- germane:
- Antilope
- hebree:
- אַנְטִילוֹפָּה
- hispane:
- antílope
- hungare:
- antilop
- japane:
- レイヨウ, アンテロープ
- katalune:
- antílop 1. antilopí 2. antílop
- latinece:
- 1. Antilopinae 2. Antilope
- ruse:
- антилопа
- slovake:
- antilopa
- svede:
- antilop
- tibete:
- གཙོད་
- ukraine:
- антилопа
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.