*gazel/o

*gazelo

ZOO
Genro el familio bovedoj, (Gazella), tre eleganta, sveltkrura, rapidkura remaĉulo; en pli vasta senco oni ankaŭ inkluzivas la parencajn genrojn Eudorcas, Nanger, Antilope, Procapra: manĝu tion tiel, kiel oni manĝas gazelon kaj cervon [1]; rapidpieda kiel gazelo sur la kampo [2]; rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj [3]; malsaĝa estas tiu, kiu forlasas la librojn tiel rapide, kiel forkuranta gazelo [4]; Przewalski-gazelo […] troviĝas en Ĉinghaj, Gansu, Ŝinĝjang kaj la Interna Mongolio de Ĉinio […], tiu specio aspekte similas al la tibeta gazelo, sed ĝiaj kvar membroj kaj kornoj estas pli maldikaj ol tiuj de la tibeta gazelo [5]. SUP:antilopo

gazelo (Gazella gazella), Hevel Lakhish, Israelo
CC BY-SA 4.0  [6]
angle:
gazelle
beloruse:
газэль
ĉeĥe:
gazela
ĉine:
一种小羚羊 [yīzhǒngxiǎolíngyáng], 瞪羚 [dènglíng]
france:
gazelle
germane:
Gazelle
greke:
γαζέλα
hispane:
gacela
hungare:
gazella
japane:
ガゼル
katalune:
gasela
latinece:
Gazella Eudorcas Nanger Antilope Procapra
nederlande:
gazelle
portugale:
gazela
ruse:
газель
slovake:
gazela
svede:
gasell
tibete:
རྒོ་བ་
turke:
ceylan
ukraine:
ґазель

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.