antecedent/o PIV1
antecedento
(malofte)
-
Pli frua simila aŭ samtema afero;
precedenco;
antaŭaĵo2:
la moderna matematika senco de „funkcio“ havas siajn
antecedentojn en la analiza geometrio de Kartezio
[1].
- a)
Jurafero, kiun spertis iam homo:
unu homo, kondamnita al punlaboroj, ekprenas la firman
decidon fariĝi honesta: kio okazos ĉe lia liberiĝo? La
socio lin repuŝos, kaj tia repuŝo preskaŭ ĉiam redronigas
lin en la malvirton. Ni supozu, kontraŭe, ke neniu scias
liajn antecedentojn: li do estos plaĉe akceptata
[2].
- b)
Antaŭa sankoncerna okazaĵo en la vivo de paciento:
la aŭtoroj provis ekzameni 1 598 pluŝursojn kaj akiri
detalajn klinikajn antecedentojn
[3].
- c)
Aserto, el kiu oni povas logike konkludi alian aserton:
oni povus nomi la du operandojn de implikacio antecedento
... kaj konsekvenco
KompLeks, artikolo „impliklacio“,
1996-02-29
.
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru antaŭaĵo, vivhistorio.
1.
E. Pauli: Enciklopedio
simpozio, artikolo „funkcio“, 1996-05-12
2. M. Vinicius: Projekto Vek, leciono 4a [vidita en 2006-10]
3. trad. Steĉjo: Malsanoj de pluŝursoj, Esperantisto slovaka, 2004, numero 3a
2. M. Vinicius: Projekto Vek, leciono 4a [vidita en 2006-10]
3. trad. Steĉjo: Malsanoj de pluŝursoj, Esperantisto slovaka, 2004, numero 3a
- angle:
- antecedent
- beloruse:
- антэцэдэнт, папярэднік, папярэдні выпадак
- ĉeĥe:
- antecedent, předchůdce, předek
- france:
- antécédent
- itale:
- antecedente
- nederlande:
- antecedent
- perse:
- پیشینه، سابفه 1.c مقدم (منطق)
- slovake:
- predchodca, predok (osoba)