*alk/o
alko
- Parhufulo altkrura kaj kun larĝaj kornoj; genro el familio cervedoj (Alces): Algimantas havis eĉ selon kaj povis rajdi sur la alko kiel sur ĉevalo [1]; la kutima alko (Alces alces) […] estas trovebla en la nordorienta parto de Ĉinio, Rusio, Finnlando, Norvegio kaj Svedio […] kaj ankaŭ en la nordokcidenta parto de Usono, Kanado kaj Alasko [2].
Rim.:
Ne konfuzu kun norda cervo
(boaco).
- beloruse:
- лось
- bretone:
- eln, karv-dour moose, elk
- bulgare:
- лос
- ĉeĥe:
- los
- france:
- élan
- germane:
- Elch
- hebree:
- דישון
- hispane:
- alce
- hungare:
- jávorszarvas
- ide:
- alko
- indonezie:
- elk
- japane:
- オオシカ
- latinece:
- Alces
- nederlande:
- eland
- norvege:
- elg
- pole:
- łoś
- portugale:
- alce
- ruse:
- лось
- slovake:
- los
- svede:
- älg
- ukraine:
- лось