akredit/i PV

akrediti

(tr)
1.
JUR Oficiale akceptigi iun kaj provizi per tiucela rajtigilo: akreditita ambasadoro en Romo [1]; diplomatoj akredititaj ĉe la Sankta Seĝo [2]; mi esperas ke […] TEJO akiros akreditiĝon ĉe Unesko [3]; duono de ĉiuj akredititaj ĵurnalistoj ĉe EU estas germanlingvanoj [4]. VD:legitimi1, rajtigi1
2.
EKONPIV1 IKEV Komisii al banko, ke ĝi pagu el la kredito de la akreditanto difinitajn sumojn ĝis difinita limo al tria persono, la akreditato. VD:akreditivi
angle:
1. accredit
beloruse:
1. акрэдытаваць
ĉeĥe:
akreditovat, ověřit, vystavit akreditiv
france:
1. accréditer
germane:
1. akkreditieren, beglaubigen, bevollmächtigen, (jemanden formal) zulassen 2. akkreditieren, ein Akkreditiv einräumen
hebree:
להגיש כתב האמנה
hispane:
1. acreditar
japane:
信任状を与えて派遣する [しんにんじょうをあたえてはけんする]
katalune:
acreditar
nederlande:
1. accrediteren
portugale:
1. acreditar
ruse:
1. аккредитовать, уполномочивать
slovake:
splnomocniť, akreditovať
ukraine:
акредитувати

administraj notoj