4viz/o JED

vizo

POL Permeso transiri limon de iu lando, enskribita en pasporton: vi ne rajtas restadi ĉi tie en Nederlando sen paperoj kun la vizo de niaj instancoj [1]; se vi volas vojagi al Tajvano, vi devas havi Tajvanan […] vizon, kiu ne validas en aliaj partoj de Tero [2]. Aniko proponis organizi ĉion: la akiron de la vizoj, la luon de la hotelo, ktp Monato .
1. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 7
2. J. M. Werdin, Wang C.-Y.: Tajvano au Ĉinujo, soc.culture.esperanto, 2004-02-16
angle:
visa
beloruse:
віза
ĉeĥe:
vízum
ĉine:
签证 [qiānzhèng], 簽證 [qiānzhèng]
france:
visa
germane:
Visum
greke:
βίζα
hispane:
visa
hungare:
vízum
japane:
ビザ [びざ], 査証 [さしょう]
katalune:
visat
nederlande:
visum
pole:
wiza
portugale:
visto
ruse:
виза
slovake:
vidovanie, vízum
tibete:
ལག་འཁྱེར་
ukraine:
віза

vizi

(tr)
Enskribi en pasporton, permeson transiri limon: dokumento, kiun vizas la doganisto [3].
angle:
to visa
beloruse:
візіраваць
ĉeĥe:
vložit vízum do pasu (razítkem)
france:
viser (un document)
germane:
ein Visum ausstellen
hispane:
visar
hungare:
vízummal ellát
japane:
査証する [さしょうする]
katalune:
visar
nederlande:
viseren
pole:
wizować, przykładać wizę
ruse:
визировать
slovake:
dať vízum, vidovať
ukraine:
візувати

laborvizo, labora vizo

POL Vizo permesanta restadon en la koncerna lando por laborado: Budio estas indoneziano, kaj tial bezonas laborvizon por labori tie ĉi [4].
4. A. Ŭesto: mia ofico, La Poŝto Dismeo, 2005-08-21
angle:
work visa
beloruse:
працоўная віза
france:
visa de travail
germane:
Arbeitsvisum, Geschäftsvisum
nederlande:
arbeidsvisum
pole:
wiza pracownicza, wiza z pozwoleniem na pracę

studvizo, studenta vizo

POL Vizo permesanta restadon en la koncerna lando por studado: studenta vizo eldonata surbaze de invito de rusia lernejo [5].
5. -: Vizo kaj Doganejo de Rusio, La Vojaĝo, 2013-11-05
angle:
student visa
beloruse:
студэнцкая віза
france:
visa d'études
germane:
Studentenvisum
nederlande:
studentenvisum
pole:
wiza studencka

transita vizo

POL Vizo permesanta mallongtempan trairon de koncerna lando dum vojaĝo al transa loko: mi ricevis mian norvegan vizon kaj svedan transitan vizon [6].
6. Eduard: Kiam mi povos esti normala homo, en: Vivprotokoloj, 2009
angle:
transit visa
beloruse:
транзытная віза
ĉeĥe:
průchozí vízum, tranzitní vízum
france:
visa de transit
germane:
Durchreisevisum
nederlande:
transitvisum
pole:
wiza przejazdowa, wiza tranzytowa
slovake:
tranzitné vízum

turisma vizo, turista vizo

POL Vizo permesanta restadon en la koncerna lando dum turisma vizitado: vi petas turisman vizon kaj invitanta organizo estas „Ecca-Inter[7].
7. Vitalik: [pri IJK] Vizo-akirado kaj..., Pri IJK por kiu ajn!, 2004-06-07
angle:
visitor visa, tourist visa
beloruse:
турыстычная віза
france:
visa de tourisme
germane:
Reisevisum, Touristenvisum
nederlande:
toeristisch visum
pole:
wiza turystyczna

administraj notoj