vitrin/o PV

vitrino

Vitra instalaĵo por elmontri objektojn.
a)
Elmontra, parte vitra meblo: scienca kuriozaĵo gardata en luksa vitrino de l' Antropologia Muzeo de Madrid [1]; 13 surmuraj informpaneloj, 5 tablovitrinoj kaj vico de vitroŝrankoj [2]; la libron oni gardas sub apartaj kondiĉoj, en ejo kun speciale prilaborita vitrino [3]; mi ekadmiris la loĝejon de veraj riĉuloj […] plenplena de persaj tapiŝoj, en la vitrinoj brilis la kristaloj, sur la muroj pendis grandegaj kaj belegaj pentraĵoj [4];
b)
Montrofenestro: ili drivis de magazeno al magazeno babilante kun gaja senrespondeco pri frivolaĵoj dum ŝi rigardis de tempo al tempo la vitrinojn [5]; sur la muroj de la konstruaĵoj, sur la vitrinoj de la vendejoj kaj sur la fenestroj ludis kuprokoloraj briloj [6].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru montrofenestro.
1. J. el Coronel Ignotus, trad. J. Fernando Berenguer: la amo en la jaro dekmil, Heroldo de Esperanto, 1932:2 (655)
2. Petro Chrdle: Nova Esperanto-muzeo, Monato, 2009/02, p. 22
3. Dimitrije Janiĉiĉ: Hagado denove antaŭ publiko, Monato, 2012/11, p. 17
4. Júlia Sigmond: La mistera nokto, Monato, 2009/11, p. 24
5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
6. Julian Modest: La piano, Monato, 2014/07, p. 25
angle:
glass show-case
beloruse:
вітрына
bulgare:
витрина
ĉeĥe:
prosklená skříň, vitrína, zasklená nástěnka
france:
vitrine
germane:
Vitrine
greke:
βιτρίνα, προθήκη
hungare:
vitrin
nederlande:
vitrine, uitstalraam
pole:
witryna, gablota, gablotka
portugale:
vitrina, vitrine
ruse:
витрина
slovake:
vitrína
svede:
vitrinskåp
ukraine:
вітрина

administraj notoj