tradukoj:
be bg ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sk sv
*mebl/o
*meblo
↝
-
Movebla objekto, plej ofte farita el ligno kaj servanta por
praktika
aŭ ornama uzo en loĝejo:
belegaj tapetoj kovris la murojn, kaj la artiste skulptitaj mebloj estis multekostaj
[1];
en la salono senorde kuŝis la renversitaj kaj rompitaj mebloj unuj sur aliaj, kaj inter ili sin kaŝis la festenantoj
[2];
li trovis nur renversitajn meblojn, disŝiritajn tukojn,
rompitajn manĝilojn kaj vitraĵojn ― ĉiujn signojn de detruado, sed neniujn loĝantojn
[3];
vasta loĝejo, multekostaj mebloj, lukso[4].
mebli
(tr)
-
Provizi je mebloj:
meblita apartamento;
la knaboj portis lin en tre riĉe meblitan ĉambron
[5];
multaj vilaĝanoj konstruis jam belajn vilaojn, meblitajn kaj
provizitajn per akvo[6].
meblaro
↝
-
Ĉiuj mebloj de ĉambro, de loĝejo; sortimento de kunharmoniaj
mebloj:
lia malamiko [...] aĉetis per aŭkcio la kastelon kaj la tutan meblaron
[7];
ili ne prenis eĉ la plej necesajn aĵojn kaj lasis ĉi tie sian meblaron kaj ĉion, kion ili havis
[8];
mi ŝanĝis la tutan meblaron sennecese[9].
meblisto
↝
-
Faranto, produktanto de kofroj, tabloj, seĝoj, ŝrankoj, litoj
kaj similaj:
lignaĵisto, kiu specialiĝas ekskluzive pri mebloj, nomiĝas meblisto
[10];
metio de ĉarpentado, de ŝufarado, de buĉisto, de meblisto
[11].
metio
tradukoj
anglaj
~o:
a piece of furniture.
ĉeĥaj
~o:
kus nábytku, mébl (hovor.), nábytek;
~aro:
nábytek;
~isto:
stolař, truhlář.
germanaj
~o:
Möbel(stück);
~i:
möblieren, eine Wohnung einrichten, mit Möbeln ausstatten;
~aro:
Mobiliar, Einrichtung, Ausstattung (einer Wohnung);
~isto:
Schreiner, Tischler.
nederlandaj
~o:
meubel;
~i:
meubileren;
~isto:
meubelmaker, schrijnwerker.
portugalaj
~o:
móvel (subst., peça do mobiliário).
rusaj
~o:
мебель (предмет
мебели);
~i:
меблировать;
~aro:
мебель, меблировка;
~isto:
мебельщик, столяр.
fontoj
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj2.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV3.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo4.
Julian
Modest: En la ombro de la silento, Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 14a5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo6.
Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, jaro
2001a, numero 1a, p. 26a7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj8.
Monato, de Julian Modest9.
Higinio
García: El la atesto de Mustafao Vanesavir',
submastro, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p.
25a10.
Vikipedio, Lignaĵisto11.
Vikipedio, Metio
ℛevo |
datumprotekto |
mebl.xml |
redakti... |
traduki... |
artikolversio:
1.26 2016/11/23 20:10:21