*vejn/o UV

*vejno

1.
ANA Tubeto rekondukanta la sangon al la koro: ĉu vi vidas tiujn ĉi du bluajn vejnojn, kiuj kuras de la kubuto al la fingroj [1]? hispana sango rulas en ŝiaj vejnoj [2]; se ankoraŭ unu guto da germana heroa sango fluas en viaj vejnoj, — venu [3]! Viktoro […] sentis en liaj vejnoj la ekbruliĝon de dezirega febro [4]; varma sento trakuris miajn vejnojn kaj mi rekonsciiĝis [5]; frostiĝis la sango en miaj vejnoj pro la ekvidita teruraĵo [6]; mi ne inokulos malsanan sangon en vejnojn de mortantino [7]; [li] resanigis la varikajn vejnojn de monaĥino [8]. SUP:angio, vaskulo1VD:arterio1
2.
MIN Longa mallarĝa tavolo el sama substanco en grundo: mineja vejno el karbo; la plej granda petrola kaj gasa vejno de la kontinenta Eŭropo [9]; mi scias kie situas la ora vejno, do mia afero estas organizi la eligon kaj la transporton [10]. VD:gango, mino1
3.
Ondlinia streko en iu materialo, similanta vejnojn sub la haŭto: la vejnoj de marmoro, ligno; [t]ion ni en folio nomas vejnoj (vd nervuro) [11]; la triangulo, distranĉita de la akvaj vejnoj, estas bildo de Malsupra Egipto [12]; sur la bluaj vastaĵoj vejnoj de akvumita tero serpentas kaprice [13].
angle:
vein
beloruse:
1. вена, жылка 2. зложжа, жыла (геал.) 3. пражылак
bulgare:
вена
ĉeĥe:
véna, žíla
ĉine:
青筋 [qīngjīn], 紋理 [wénlǐ], 纹理 [wénlǐ], 静脉 [jìngmài], 靜脈 [jìngmài], 玟 [wén], 紋縷 [wénlǔ:], 纹缕 [wénlǔ:]
france:
veine
germane:
1. Vene 2. Ader (Mineral) 3. Äderung, Maserung
greke:
αγγείο
hispane:
1. vena 2. veta, filón 3. vena
hungare:
1. véna, visszér 2. telér 3. erezet
indonezie:
1. vena, pembuluh balik
itale:
1. vena 2. vena 3. venatura
japane:
静脈 [じょうみゃく], 鉱脈 [こうみゃく], 木目 [もくめ], 石目 [いしめ]
katalune:
vena 1. vena 2. filó, bei 3. veta, nervi, vinça
nederlande:
ader
pole:
żyła 1. żyła 2. żyła 3. żyła
portugale:
veia
ruse:
1. вена 2. жила (геол.) 3. прожилка
slovake:
žila
svede:
1. ven
tibete:
རྩ་
turke:
1. kan damarı
ukraine:
вена, жила, жилка

vejni

(tr)
Marki vejnojn sur ion: ĉe la kolo broĉo kiel verda folio vejnita per arĝento [14].
14. John Ronald Reuel Tolkien, trad. William Auld: La Kunularo de l' Ringo, Ĉapitro 8: Adiaŭ al Lorieno
angle:
mark with veins, marble
beloruse:
рысаваць пражылкі
ĉeĥe:
imitovat žilkování
france:
veiner
germane:
ädern, masern
hispane:
marcar las venas
hungare:
erez
itale:
venare
japane:
木目模様をつける [もくめもようをつける], 石目模様をつける [いしめもようをつける]
katalune:
marcar les venes
nederlande:
aderen, marmeren
pole:
żyłę zaznaczać
slovake:
žilkovať
ukraine:
проводити жилки, обробляти під дерево, мармур

administraj notoj