ukrain/o, ukrajn/o

ukraino, ukrajno

Ano de la ukraina etno (la plej granda etno de Ukrainujo): la ukrainoj estas orientslava etno; Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco patruja VivZam ; la Poloj nur parolos la Polan lingvon, la Germanoj la Germanan, la Ukrajnoj la Ukrajnan kaj la Kazaĥoj la Kazaĥan [1]; lia kunulo estis la UEA-delegito, ukraino laŭdevene [2]; futbalon ludis geukrainoj ĉe norda poluso ‐ kaj kelkaj tie eĉ naĝis [3].
Rim.: La malavantaĝo de la formo „ukraino“ kompare kun „ukrajno“ estas la ŝajne sufiksa „-ino“, kian oni normale evitas en Esperanto ŝanĝante la vokalon; kp „bedueno“, „jakobeno“, „Konstanteno“, „rabeno“, „delfeno“, „pingveno“ ktp. Por la koncerna vorto la alternativa formo de la radiko, oportuna por Esperanto, ekzistas jam preta en la lingvoj ukrajna, rusa, pola (kiel formo poezia).
1. Frank Stephan: Moderna Babelo
2. Claude Piron: Multaj agrablaj memoroj
3. Araneo: Brrr ..., Monato, 2001/01, p. 10
angle:
Ukrainian
beloruse:
украінец
ĉeĥe:
Ukrajinec
france:
Ukrainien (habitant)
germane:
Ukrainer, Ukrainerin
itale:
ucraino (sost.)
katalune:
ucraïnés (subst.)
nederlande:
Oekraïner
pole:
Ukrainiec
ruse:
украинец
slovake:
Ukrajinec
tokipone:
jan pi ma Ukawina
ukraine:
українець
volapuke:
Lukrayänan

Ukraino, Ukrajno

(evitinde) GEOG Ukrainujo: stepo (estas) senarba ebena grandskala herbejo en Siberio kaj Ukrajno [4]; al ... dendrologia parko apud la urbo Umanj, aŭ al aliaj urboj de Ukraino, Rusio, Kaŭkazo... [5]; li retroveblis en la jaroj 2000 ĉie en la mondo, kantante ESPERANTE (Germanio, Ruslando, Ukraino, Usono, Pollando, Brazilo, Bosnio). [6].
Rim.: La ukrainoj mem kaj plimulto da esperantistoj malakceptas tian landan signifon por la radiko, kiu ŝajnas negi ilian naciecon, prezentante ilin kiel nurajn landanojn, ne kiel nacion; tamen PIV1 kaj la Akademia Rekomendo el la „Aktoj III“ ĝin rekomendas.
4. Maurice Lewin: Meteologia terminaro
5. M. Lineckij: Komerca aplikado, Eventoj, jan. 1993
6. jOmO: nova disko kaj... romano!
japane:
ウクライナ人 [うくらいなじん]
ukraine:
українець

ukrainino, ukrajnino

Anino de la ukraina etno; inseksa ukraino: mi mem estas ukrajnino [7].
7. Oksana Petrenko: Omaĝe al la 1000-jara jubileo, Espero Katolika, n-ro 11a, 1986
angle:
Ukrainian woman
beloruse:
украінка
ĉeĥe:
Ukrajinka
france:
Ukrainienne (habitante)
germane:
Ukrainerin
itale:
ucraina (sost. fem.)
katalune:
ucraïnesa (subst.)
pole:
Ukrainka
ruse:
украинка
slovake:
Ukrajinka
tokipone:
meli pi ma Ukawina
ukraine:
українка
volapuke:
ji-Lukrayänan

ukraina, ukrajna

Rilata al ukrainoj aŭ ilia lingvo kaj lando: la ukrajna lingvo rememorigas per siaj gracio kaj dolĉsoneco la malnovgrekan [8]; hebreoj devis enskribiĝi anoncante ĉu polan, ĉu germanan, aŭ ukrajnan lingvon kiel sia VivZam ; ukrainaj parlamentanoj [9]; meze de la 20a jarcento en ukrainaj lernejoj al oni estis instruataj, ke Nikolaj Vasiljeviĉ Gogol, aŭtoro de la mondfamaj Malvivaj animoj, Revizoro kaj multaj aliaj, estas klasikulo de la ukraina literaturo [10]; li venis al sia vagono, montris bileton, diris al la pola vagonservisto „dankon“ ukrainlingve (la polan li tute ne regis) kaj eniris sian kupeon [11].
8. A. Ĉeĥov, tr. M.Lukaŝ: Enujulo, La Nica literatura revuo, 3:1
9. Araneo: Subtera katastrofo, Monato, 2000/10, p. 12
10. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj
11. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
angle:
Ukrainian
beloruse:
украінскі
france:
ukrainien (adjectif)
germane:
ukrainisch
itale:
ucraino (agg.)
japane:
ウクライナの [うくらいなの]
katalune:
ucraïnés (adj.)
nederlande:
Oekraïens
pole:
ukraiński
ruse:
украинский
tokipone:
pi ma Ukawina
ukraine:
український
volapuke:
Lukrayänik

Ukrainujo, Ukrajnujo (UA)

GEOG Granda lando en la Orienta Eŭropo, kies ĉefurbo estas Kievo: certan tempon dum siaj studentaj jaroj „li multe studis kaj okupiĝis pri la kolonizo de tero en Ukrajnujo fare de hebreoj ...“ [12]; Paŭlo la 6a esprimis sian „profundan kaj konstantan“ amon al la katolikaj komunoj de Ukrajnujo [13]. SIN:Ukrainio
12. E. Drezen: Zamenhof, Naciismo kaj ŝovinismo ĉe Zamenhof
13. Papa amo al la ukrajnoj, Espero Katolika, 1977:1
angle:
Ukraine
beloruse:
Украіна
bulgare:
Украйна
france:
Ukraine
germane:
Ukraine
indonezie:
Ukraina
itale:
Ucraina
katalune:
Ucraïna
nederlande:
Oekraïne
perse:
اوکراین
pole:
Ukraina
ruse:
Украина
svede:
Ukraina
tokipone:
ma Ukawina
turke:
Ukrayna
ukraine:
Україна
volapuke:
Lukrayän

administraj notoj

~ino, ~ino: Mankas dua fontindiko.