Kiev/o FK , Kijiv/o

Kievo, Kijivo

GEOG La ĉefurbo de Ukrainujo situanta sur ambaŭ bordoj de Dnepro, situo: (50˚26′N 30˚31′E): malgrandrusa vilaĝano, veninta el Kievo FK ; en 1918 ekfunkciis la unua publika aerpoŝta rilato de la mondo inter Vieno kaj Kievo kaj Budapeŝto [1]; dekmiloj da homoj venis al la centra placo en Kievo – Majdan – por deklari sian malkonsenton [2]; miloj da ukrainoj, favoraj al la EU-proksimiĝo, okupis la stratojn de la ĉefurbo Kijivo la 24-an de novembro [3].
Rim.: Diversaj ukrainaj esperantistoj preferas la formon Kijivo. Tamen, la formo Kievo restas plej vaste uzata.
1. Walter Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?, Monato, 2000/09, p. 18
2. Euheno Kovtonjuk: Falis la lasta guto, Monato, 2014/04, p. 6
3. Andreo Jankovskij: UKRAINIO – Ĉu venos nova revolucio?, „Kontakto“, n-ro 259 (2014:01), p. 9
angle:
Kyiv, Kiev, Kyïv, Kyjiv, Kyyiv
beloruse:
Кіеў
ĉine:
基輔 [Jīfǔ], 基辅 [Jīfǔ]
finne:
Kiova
france:
Kiev, Kyïv, Kyiv
germane:
Kiew, Kyjiw
hungare:
Kijev, Kijiv
ide:
Kiyiv
indonezie:
Kiev
itale:
Kiev, Kyiv, Chiovia
japane:
キーウ, キエフ
nederlande:
Kyiv, Kyjiv, Kiev
pole:
Kijów
portugale:
Kiev, Kyiv, Quieve
ruse:
Киев
turke:
Kiev
ukraine:
Київ

kievano, kijivano

Loĝanto de Kievo: la unuan lokon en la malkrokodila konkurso okupis kievano Volodimir Hurtovenko [4]; la Ondo estas interesega por ĉiuj kijivanoj. [5].
4. Konstantin Demjanenko: Aroma Jalto '99, LOdE
5. Svitlana Pohorila: Ĉiu vera esperantisto ĝuas “La Ondon”, LOdE
angle:
Kyivan, Kievan, Kyivite, Kyïvan, Kyjivan, Kyyivan
beloruse:
кіяўлянін
finne:
kiovalainen (subst.)
france:
Kiévien, Kyïvien
germane:
Kiewer
hungare:
kijevi (lakos)
indonezie:
orang Kiev, warga Kiev, penduduk Kiev
pole:
kijowianin (m.), kijowianka (f.)
ruse:
киевлянин
ukraine:
киянин (m.), киянка (f.)

Kieva Regno

HIS La antikva regno de la orientaj slavoj, regata de la rurikidoj, teritorie la plej granda ŝtato de la Mezepoka Eŭropo, kies ĉefurbo (ekde la jaro 862a) estis Kievo: Ĥazario ĉe la malsupra Volgo kaj la Kieva Regno estiĝis ĉe interkruciĝo de tiuj du direktoj (latituda-stepa kaj meridiana-riverega) [6].
Rim.: Oni ne konfuzu la Kievan Regnon kun la Granda Princujo Kieva, kiu estis ties centra, sed relative malgranda parto.
6. Sergio Pokrovskij: La granda stepo, La Ondo de Esperanto, 2003:2
angle:
Kyivan Rus', Kievan Rus', Kyïvan Rus', Kyjivan Rus', Kyyivan Rus'
beloruse:
Кіеўская Русь
ĉine:
基輔羅斯 [JīfǔLuósī]
finne:
Kiovan Rus, Kiovan Venäjä
germane:
Kiewer Rus
hungare:
Kijevi Rusz
indonezie:
Rus Kiev
pole:
Ruś Kijowska
ruse:
Киевская Русь
ukraine:
Київська Русь

administraj notoj