tranc/o PV

tranco

REL Escepte intensa stato de konscio, karakterizita de fokusita koncentriĝo ĉe samtempa profunda malstreĉiĝo kaj malŝaltiĝo de logike reflektiĝanta racio, ofte celata en religioj kaj spiritualismo: tradiciaj medicinistoj afrikaj estis rigardataj kiel ŝamanoj, sorĉistoj, eĉ ĉarlatanoj, kiuj kunmiksis superstiĉojn, religiajn tradiciojn, trancojn, esoterajn ritojn [1]; (figure) kvazaŭ en tranco li paŝis en la malplenan domon, kunŝovis la dikajn velurajn kurtenojn, faligis sian rigardon […] al la ĉina vazo kun magiaj signoj, enspiris la malvarman vesper-aeron, kaj iris dormi inter satenaj littukoj blankaj [2]. SUB:ekstazo
angle:
trance
beloruse:
транс
ĉeĥe:
bezvědomí, polospánek, trans
france:
possession (transe), transe
germane:
Trance
hispane:
trance
hungare:
transz, önkívület
japane:
神がかり状態 [じんがかりじょうたい], 入神状態 [はいかみじょうたい], トランス
katalune:
trànsit
nederlande:
trance
portugale:
transe
ruse:
транс
slovake:
bezvedomie, polospánok, tranz
ukraine:
транс

administraj notoj