tradukoj:
be de en fr hu nl pl pt ru
*tondr/o
*tondro 
- 1.
Krakbruego aŭ rulbruego akompananta fulmon:
tondro eksonis pli proksime
[1].
ankaŭ diablo tondron (fulmon) suferos
[2].
- 2.

- (figure)
Bruego:
tondro da aplaŭdoj;
tondra voĉo.
uragano 2
tondri
(ntr)
- 1.
Fulmante bruegi:
tondris kaj fulmis, sur la maro leviĝis nigraj ondoj
[3].
- 2.
- (figure)
Bruegi:
ne ĉio batas, kio tondras
[4];
ektondris la voĉo de la koloneloB;
tiuj vortoj ektondris el lia buŝoZ;
ektondris la tamburoj[5];
la radoj de la vagonaro tondris sur la ponto;
tondras aplaŭdoj;
tiaj diskutoj tondras hodiaŭ tra la tuta mondo;
la popolo ... ektondris per ... grandega
aklamo
[6].
fontoj
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 19a2.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, fiŝkaptisto kaj lia
edzino4.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro
18a6.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 9a
[^Revo]
[tondr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.17 2009/01/17 18:09:05 ]